En multaj landoj Kilometro Nulo (ankaŭ kilometro 0km 0) aŭ similaĵoj en diversaj lingvoj, estas singulara geografia punkto (tre ofte en la landa ĉefurbo), de kie estas mezurita la distancoj. Simila nocio estas la ekzistanta por la stratoj (t.e. ĉiuj sekcioj de la stratoj estas kilometrigitaj, depende de la distanco al determinata loko), kaj por la urbo (ofte estas uzata la Centra Poŝtoficejo por tiu celo).

Restaĵoj de la miliarium aureum en la Roma Forumo

Historio redakti

La plej famaj el tiuj punktoj estas la Milliarium Aureum ("ora mejlo-fosto") situanta en la Roma Forumo. Ĝi estis kupra monumento starigita de la imperiestro Cezaro Aŭgusto proksime de la templo al Saturno. Oni konsideris, ke ĉiuj vojoj komenciĝas ekde tiu monumento kaj ĉiuj distancoj de la Romia Imperio estis mezuritaj rilate al tiu punkto. Laŭ Schaaf, (1886, v.1 p.1), la antikva frazo “ĉiuj vojoj kondukas al Romo” estas referenco al la Milliarium Aureum, kiel specifa punkto, kien ĉiuj vojoj devis konduki. Nuntempe estas konservata la bazo de tiu monumento.

La Milliarium Aureum estis malsama monumento ol Umbilicus Urbis Romae (“Umbiliko de la urbo Romo”), strukturo ankaŭ konstruita en la Roma Forumo kaj funkciinta kun simila celo.

 
Monolito de la "km 0" en Bonaero – Argentino

Argentino redakti

Argentino havas sian "kilometron 0 sur monolito en la Placo de la Du Kongresoj en Bonaero.

La 2-a de oktobro 1935 estis instalita la Monolito, verkaĵo de la fratoj Máximo kaj José Fioravanti, en la norda zono de la Placo Lorea, sed pro dekreto ĝi estis translokita al sia nuna situo je la 18-a de majo 1944. En ĝia norda faco estas gravurita la Virgulino de Luján, en la suda faco letero en reliefo de la Argentina Respubliko, okcidente la tabuloj omaĝe al José de San Martín kaj oriente la tabuloj kun la dekretaj dato kaj nomo de la aŭtoritataj instancoj.

Ĉilio redakti

La Kilometro Nulo de Ĉilio troviĝas en la Plaza de Armas de Santiago de Chile, konsiderata kiel historia fonda simbolo kaj de la urbo kaj de la lando. Kupra tabulo markas la lokon.

 
kilometro nulo de la radiaj hispaniaj stratoj en Pordo de la Suno (Madrido)

Hispanio redakti

Hispanio havas la kilometron nulo de la naciaj vojoj en la centro de la Pordo de la Suno en Madrido.

La filmo Km. 0 estis romantika humuro filmita en Madrido. Ĝi centriĝis en la rilatoj de la roluloj, kiuj renkontiĝis en tiu punkto.

Ĉinio redakti

La “kilometro nulo” de la ĉinaj fervojoj situas en la enirejo de la trajnstacidomo Fengtai en Pekino, de kie eliras la trajnlinio Jingguang. Ĝi ne havas ceremonian tabulon, sed simplan tabulon el cemento kun la numeralo “0” pentrita.

 
Diamanto de la Havana Kapitolo

Kubo redakti

La “kilometro nulo” de Kubo troviĝas en la Havana Kapitolo, konstruita en 1929 de la arkitekto Eugenio Raynieri Piedra kaj destinata gastigi la du Ĉambrojn de la Kongreso au leĝdona organismo de la Respubliko. Ĝi situas en la centro de la ĉefurbo, Havano. Kiam la Kongreso estis disigita, ĝi ekservis kiel sidejo de la Ministerio dediĉata al la Kongresoj kaj Ekspozicioj. Malferma al la publiko, ĝi estas unu el la plej vizitataj turismaĵoj de la urbo.

Filipinoj redakti

La granda sojlo de la flago je la okcidento de la monumento al Rizal en la parko Rizal estas la Kilometro Nulo por la vojaj distancoj en la insulo Luzono kaj en la cetero de la Filipinoj.

 
Kilometro Nulo de la naciaj franciaj aŭtoŝoseoj, situanta en Parizo en la ĉefa enirejo de la Katedralo Nôtre Dame de Parizo.

Francio redakti

La km 0 (nomata point zéro) de Francio situas en la placo, kie troviĝas la ĉefa enirejo al la Katedralo de Notre Dame en Parizo. Tie, kupra stelo staras sur la pavimo, markante la komencon de ĉiuj ĉefaj aŭtoŝoseoj de Francio (routes nationales). La kupra stelo estas oficiale konsiderata kiel la centro de la urbo Parizo.

Kilometer Zero ankaŭ estas literatura periodaĵo eldonata de la fama librejo Shakespeare and Company.

Hungario redakti

La “kilometro nulo” de Hungario troviĝas en la placo Adam Clark de Budapeŝto, proksime al la Ĉenponto (Szechenyi lánchíd) sur la rivero Danubo.

Hindio redakti

La placo, kie troviĝas memorejo al Mohandas Gandhi, la Patro de la nacio, en la regiono de la nacia kapitolo, Nov-Delhio, (konata kiel Raj Ghat) estas la punkto, de kie estas kilometrigataj ĉiuj surstrataj distancoj. La Raj Ghat havas ŝtonon en la enirejo kie legeblas "0 KM".

Italio redakti

La “kilometro nulo” de Italio situas en la Kapitolo (Capitolinus Mons), inter la Roma Forumo kaj la Marsa Kampo.

En la Kapitolo troviĝas la placo de Campidoglio, orientita al la baziliko de Sankta Petro. En ĝia centro hodiaŭ troviĝas reproduktaĵo de la statuo de Marko Aŭrelio.

Japanio redakti

La “kilometro nulo” de Japanio estas en la mezo de la ponto Nihonbashi en Tokio. La ponto troviĝas en la samnoma kvartalo, negoca kvartalo de Ĉuo-kvartalo kaj ĝi estis unu el la plej gravaj paŝoj en la vojo Tokaido en la epoko Edo. Ĝi estis la komerca punkto plej grava de la lando, ĉar ĝi estis la startejo de la kvin vojoj kun plej da aktiveco de tiu epoko.

La Trajnstacidomo de Tokio, fervoja stacio situanta en la komerca distrikto Marunouchi en Tokio, estas la origina punkto de la japana fervoja sistemo. Ĝi estas la trajnstacio de la plimulto de la linioj de Ŝinkanseno, kiuj kovras la japanan teritorion, kaj ĝi estas la konektejo por lokaj kaj regionaj linioj. Ĝi havas diversajn monumentojn, kiuj indikas la kilometron nulo de la linioj, kiuj tie naskiĝas.

 
Katedralo de la Meksikurbo

Meksiko redakti

La kilometro nulo de Meksiko troviĝas en la ĉefurbo, je flanko de la metropolita katedralo, kie ekzistas monumento kun la bildo de Enrico Martin aŭ Martínez, kosmografo, matematikisto kaj presisto germandevena, kiu reprezentas la urbon Meksiko kiel patrinon, kiu metas laŭrelojn sur ŝtono.

Panamo redakti

La “kilometro nulo” de Panamo estas situanta je flanko de la ponto Martín Sosa en la Avenuo Simón Bolívar en Panamurbo.

Britio redakti

Kvankam la termino “kilometro nulo” ne estas uzata en Britio, ĉiuj distancoj ekde Londono estas mezurataj de Charing Cross, nomo donata al la stacidomo Charing Cross Railway Station kaj al la ĉirkaŭaj distriktoj. Ĝia origino devenas de la vilaĝo Hamlet de Charin, kie la reĝo Eduardo la 1-a metis krucon memore al sia edzino, Leonoro de Kastilio. Ĝi estas oficiale agnoskata kiel la centro de Londono kaj la distancoj al Londono estas mezurataj ekde la situo de la kruco de Leonoro.

Rumanio redakti

La "kilometro nulo" de Rumanio estas markita de monumento staranta kontraŭ la eklezio Sankta Georgo en la centro de Bukareŝto.

 
La Iberiaj Pordo kaj Kapelo en Moskvo.

Rusio redakti

En la plej granda lando de la mondo la tabulo, kiu markas la kilometron nulo, situas en Moskvo, tuj kontraŭ la Iberia Kapelo, en mallonga trairejo, kiu konektas la Ruĝan Placon kun la Maneĝa Placo kaj estas flankata de la Ŝtata Historia Muzeo kaj ankaŭ de la Dumao.

Svislando redakti

La “kilometro nulo” de Svislando troviĝas en Olten. Ĝi estis metita tie, en la 19-a jarcento, por marki la lokon, de kie estu mezurata la fervoja sistemo. Pro la dimensio de la svisa fervojsistemo, la kilometro nulo ne estas uzata.

Urugvajo redakti

 
Kolono de la Paco de la Placo de Cagancha, Montevideo.

Urugvajo havas sian kilometron nulo en la Statuo de la Paco, situanta en la Placo Cagancha en la ĉefurbo (Montevideo).