Kim Wilde (18-an de novembro 1960 en Chiswick, okcidenta Londono; fakte Kimberly Smith) estas brita kantistino, populara ĉefe en la 1980-aj jaroj. Ŝi estas la plej aĝa infano de la rokenrola kantisto Marty Wilde, kies artistan nomon ŝi transprenis. La artistan nomon „Wilde“ uzis ankaŭ ŝia frato Ricky, fratino Roxanne kaj ilia nepino Scarlett.

Kim Wilde
Kim Wilde en la jaro 2022
Kim Wilde en la jaro 2022
Bazaj informoj
Naskonomo Kim Smith
Naskiĝo 18-an de novembro 1960 (1960-11-18) (63-jaraĝa)
en Londono
Ĝenroj New Wave, Popmuziko, Rokmuziko, Dancmuziko
Profesio kantistino, tekstistino, ĝardenistino
Aktivaj jaroj 1981 - nuntempo
Eldoninto RAK Records, MCA Records, EMI
Retejo www.kimwilde.com
Persona informo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Capel Manor College • Oakfield Preparatory School • Presdales School • St Albans School of Art
Familio
Patro Marty Wilde
Frat(in)o Ricky Wilde
Okupo
Okupo kantistokantoverkisto • televida prezentisto
TTT
Retejo https://www.kimwilde.com/
vdr
Kim Wilde kaj moderatoro Matthias Lorenz-Meyer en la televida programo „Neue Helden” en februaro de 2007.

La plej sukcesaj kantoj de Kim Wilde estis Kids in America, You Keep Me Hangin’ OnYou Came ĉefe en la 1980-aj jaroj. Ekde emzo de la 1990-aj jaroj, ŝi aperas kiel agrikultura ĝardenisto en la britaj televidaj elsendoj kaj estas verkistino por ĵurnalaj kolumnoj.

En aprilo de 2005 aperis ŝia unua libro: Gardening for Children.

Albumoj redakti

  • Kim Wilde (1981)
  • Select (1982)
  • Catch As Catch Can (1983)
  • The Very Best of Kim Wilde (1984)
  • Teases & Dares (1984)
  • Another Step (1986)
  • Close (1988)
  • Love Moves (1990)
  • Love Is …(1992)
  • The Singles Collection 1981–1993 (1993)
  • Now and Forever (1995)
  • Never Say Never (2006)

Personaĵoj redakti

Ŝi geedziĝis en 1996 kun Hal Fowler kaj naskis filon en 1998 (Harry Tristan) kaj filinon en 2000 (Rose Elisabeth).