Kim van KOOTEN (naskiĝis la  26-an de januaro 1974(nun 1974-01-26) (50‑jara)) estas nederlanda aktorino kaj scenaristino.

Kim van Kooten
Persona informo
Naskiĝo 26-an de januaro 1974 (1974-01-26) (50-jaraĝa)
en Purmerend
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Patro Kees van Kooten
Frat(in)o Kasper van Kooten
Edz(in)o Jacob Derwig
Infanoj 2
Okupo
Okupo aktoroscenaristo • filmaktoro
vdr
Kim van Kooten (meze) en 1987

Van Kooten naskiĝis en Zuidoostbeemster. Ŝi estas la filino de Kees van Kooten kaj Barbara Kits. Ŝia frato estas aktoro kaj kantisto Kasper van Kooten.

Ŝi studis scenaristiko je la filmakademio, sed ĉesis jam dum la propedeŭtiko.

Post hazarda renkontiĝo kun reĝisoro Robert Jan Westdijk van Kooten debutis kiel aktorino en lia debuto Zusje (Fratino) 1995. Filmoj kiel Jezus is een Palestijn (Jesuo estas palestinano) kun ŝia tiama amiko Hans Teeuwen, Mariken kaj Phileine zegt sorry (Phileine petas pardonon) sekvis.

Ŝi rekomencis verki scenarojn , kiam Theo van Gogh invitis ŝin por rolon en Blind date (Blinda Rendevuo) 1996. Ŝia specialaĵo estas la ellaborado de karakteroj kaj vivoveraj dialogoj.

Krom ŝia laboro kiel aktorino kaj scenaristino, van Kooten aktivis kiel recenzistino kaj prezentistino en la filmprogramo “Stardust” de la VPRO.

Ŝi estas edzino de la aktoro Jacob Derwig, kun kiu ŝi havas infanon. Ili renkontiĝis sur la scenejo de la televidserio De acteurs (La aktoroj), en kiu daŭre ŝanĝantaj aktoroj ludis tekstojn verkitajn de van Kooten.

Kim van Kooten estas vegetaranino.

Filmografio redakti

Kiel aktorino redakti

Krom tio ŝi aŭdeblas en Minoes (2001).

Kiel scenaristino redakti

Premioj redakti

  • 2001: Gouden Kalf (Ora Bovido) por plejbona scenaro (Met grote blijdschap)
  • 2003: Gouden Kalf por plejbona aktorino (Phileine zegt sorry)

Eksteraj ligiloj redakti