Kinejo Café des images
La kinejo Café des images situas en Hérouville-Saint-Clair, Francio. Fondita en decembro 1978, la kinejo estas administrata de Geneviève Troussier ekde 1981[1], de Yannick Reix ekde februaro 2014[2], poste de Élise Mignot ekde 2019.[3]
Café des images | |||
---|---|---|---|
kinejo | |||
Loko | Hérouville-Saint-Clair Francio | ||
Geografia situo | 49° 12′ 10″ N, 0° 19′ 57″ U (mapo)49.20277-0.33242999999999Koordinatoj: 49° 12′ 10″ N, 0° 19′ 57″ U (mapo) | ||
| |||
Malfermita | 1978 | ||
Administranto | Élise Mignot | ||
Retejo | Oficiala retejo | ||
Ekde aŭgusto 2015 la kinejo Café des images eldonas retan revuon nomitan "Le Café en revue", en kiu partoprenas interalie Raphaël Nieuwjaer (Débordements) kaj Emmanuel Burdeau (Cahiers du cinema, Mediapart)[4]. La kinejo ankaŭ regule aranĝas renkontiĝojn de la Kinoklubo de Caen[5].
Teĥnikaĵoj redakti
La kinejo Café des images havas tri ĉambrojn:
- Ĉambro «à fleurs» ("kun floroj" pro ĝia ornamado): 218 sidlokoj
- Ĉambro «Coupole» ("Kupolo" pro ĝia arĥitekturo): 215 sidlokoj
- Ĉambro «Tati»: 59 sidlokoj
Ĉi tiuj ĉambroj povas projekcii per 16 mm, 35 mm kaj cifereca kino, kun stereofonia sono Dolby/Digital.
La kinejo ankaŭ havas kafejon-restoracion.
Publikaj transportoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ Fresnais, Raphaël (2/4/2014). “La dernière séance de Geneviève Troussier”, Ouest-France. Alirita 2016-07-14..
- ↑ (31/10/2013) “Yannick Reix, futur directeur du Café des images”, Ouest-France. Alirita 2016-07-14..
- ↑ Fresnais, Raphaël (13/09/2019). “Café des Images : Élise Mignot, une directrice ouverte au monde”, Ouest-France. Alirita 2020-06-22..
- ↑ Site du Café en revue
- ↑ Le ciné-club au Café des images (france). Cinéclub de Caen (junio 2016). Arkivita el la originalo je 2023-06-03. Alirita 2023-08-12.