Kineta energio

energio de moviĝanta korpo

Kineta energio (aŭ movenergio) estas energio, kion havas ero aŭ objekto pro sia rapido. Do, ĉiuj objektoj aŭ eroj kiuj moviĝas havas kinetan energion.

Plue redakti

De energio al energio redakti

Tiu energioformo povas iri de objekto al alia objekto. Ĝi ankaŭ povas transformiĝi el, aŭ al, aliaj energioformoj :

Ekzemple, se iu frapas per mano pilkon supren, tiu havigas kinetan energion al la pilko. La kineta energio iras de la mano al la pilko, kiam la frapo okazas. Sekve, kiam la pilko supreniras, la kineta energio iĝas potenciala energio. Kiam estas jam nur potenciala energio, la pilko ne plu supreniras, ĝi komencas malsupreniri. Tiam la potenciala energio reiĝas kineta energio ĝis la pilko tuŝas la grundon. (La tero tiam ricevas la kinetan energion de la pilko, kio disiĝas per la formado de varmo. (Varmo estas ankaŭ energio).)

Mezurunuoj redakti

La oficiala mezurunuo de la kineta energio, kiel de ĉiuj energioj, estas la Ĵulo (J). Tamen, oni ankaŭ uzas la Kalorion : 1 kal = 4.184 J. (La Kalorio fakte estas la historia mezurunuo de la varm-energio.) La dimensioj de energio estas M L2 T−2.

Kalkulo redakti

 
Relativeca (1) kaj "klasika" (2) kineta energio pri maso de 1kg

 

kie:

  - kineta energio
  - maso de senmova objekto
c - lumrapideco
v - rapido de objekto.

En klasika mekaniko estas:

 

kie:

  - kineta energio
m - maso de la ero aŭ objekto
v - rapido de la ero aŭ objekto

kiu estas proksimumaĵo de generala formulo, kiu nur validas por v << c.

Ankaŭ vidu redakti


Vidu ankaŭ redakti