Kinga Bóta, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bóta Kinga estas hungara kajakisto, olimpiano, 11-foja mondĉampiono.

Kinga Bóta
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aŭgusto 1977 (1977-08-22) (46-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Gimnastika Universitato de BudapeŝtoUniversitato Milton Friedman
Okupo
Okupo kajakisto • sporta trejnisto
vdr

Kinga Bóta[1] naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1977 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Kinga Bóta ĝis 1987 estis korbopilkisto, poste kajakisto. Ŝi estis hungara ĉampiono 17-foje. Ŝi estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 2004 kun arĝenta medalo kvarope en distanco 500 m, krome en mondĉampionumoj ŝi estis la unua 11-foje inter 2001-2005 duope aŭ kvarope. Ŝia plej konata trejnisto estis Katalin Rozsnyói, ŝia ofta paro en kajako estis Szilvia Szabó. Ŝi finis sian aktivan sportan karieron en 2006, samtempe ŝi akiris trejnistan diplomon en sportfakultato de Universitato Semmelweis, en 2009 alian diplomon en Altlernejo Reĝo Sigismondo. Inter 2006-2013 ŝi laboris en reklama firmao, poste ŝi estis trejnisto pri naĝo, samtempe ŝi havis postenon en la hungara sporta vivo. Ŝi havis edzon, ŝi ricevis ŝtatan premion en 2004.

Fontoj redakti

Referencoj redakti