Kinga Czigány [cigAnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Czigány Kinga estas hungara kajakisto, dufoja olimpiano, olimpika ĉampiono, flegisto pri maljunuloj.

Kinga Czigány
Persona informo
Naskiĝo 17-an de februaro 1972 (1972-02-17) (52-jaraĝa)
en Győr
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco HungarioKanado
Okupo
Okupo kajakisto
vdr

Kinga Czigány[1] naskiĝis la 17-an de februaro 1972 en Győr.

Biografio redakti

Kinga Czigány komencis kajakadi en sia naskiĝurbo sur Danubo. Inter 1991-1998 ŝi estis konata kajakisto en famaj ĉefurbaj sportkluboj. Ŝi estis hungara ĉampiono 11-foje duope aŭ kvarope inter 1991-1995. Ŝi estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1992 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1996 kun ora medalo, krome en mondĉampionumoj ŝi estis la dua trifoje en 1993 kaj 1994. Ŝia plej konata trejnisto estis Katalin Rozsnyói. Ŝi finis sian aktivan sportan karieron en sia aĝo 26. Ŝi translokiĝis al Kanado, kie ŝi iĝis flegisto en Renfrew. Ŝi edziniĝis kaj naskis du filojn. Ŝi ricevis ŝtatan premion en 1992.

Fontoj redakti

Referencoj redakti