GÖNCZ Kinga [gonc] (naskiĝis en 1947 en Budapeŝto) estas hungara psikiatro, politikisto, ministro. Ŝi estas filino de Árpád Göncz.

Kinga Göncz
Persona informo
Naskiĝo 8-an de novembro 1947 (1947-11-08) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Semmelweis
Familio
Patro Árpád Göncz
Patrino Mária Zsuzsanna Göntér
Parencoj Lajos Göncz
Okupo
Okupo politikistodiplomato • psikiatro
vdr
Kinga Göncz

Biografio redakti

  • En 1972 ŝi akiris medicinan diplomon en Universitato Semmelweis,
  • en 1978 ŝi faris ekzamenon pri psikiatro kaj fine de la 80-aj jaroj fakekzamenon pri psikoterapio.
  • En 1972-1978 ŝi laboris en la Tutlanda Nervo- kaj Psikokuraca Instituto,
  • en 1978-1986 laboris en Szolnok, en la Hospitalo de Hetényi Géza kiel psikiatro. Post tio ŝi estis lektoro en la Tutlanda Kuraca Rehabilita Instituto.
  • Ekde 1989 ŝi estas lektoro en Scienca Universitato Loránd Eötvös
  • de 1994 ĝis 2002 estis direktoro de Fondaĵo Partners Hungary.

Ŝi instruis ekde 1990 en eksterlandaj universitatoj. Inter 1998-2003 ŝi instruis en la Homjura Sekcio de Mez-Eŭropa Universitato pri la socialpsikologio de la antaŭjuĝoj.

Ŝi estis ekde 2002 politika ŝtatsekretario de la Sanafera, Sociala, Familioafera Ministerio. Ekde 2004. 06. 14 ŝi estis Ministrino pri Egalŝanco, kaj ekde junio de 2006 estas ministro pri eksteraj aferoj en la unua kaj dua kabineto de Gyurcsány.