Kinkono (Cinchona el rubiacoj) estas genro de daŭrafoliaj arboj el Peruo, kiuj liveras amaran kaj kontraŭfebran ŝelon.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kinkono
Cinchona pubescens - floroj
Cinchona pubescens - floroj
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Gencianaloj Gentianales
Familio: Rubiacoj Rubiaceae
Genro: Kinkono Cinchona
L. 1753
Specioj

ĉ. 25 specioj; vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kinkono estas ankaŭ uzata kiel nomo por la ŝelo mem.

Ecoj redakti

La efika biokemia substanco estas kinino, kiun oni uzis kontraŭ malario.

Etimologio kaj historio redakti

La kinkono, aŭ kina-kina (ŝelo de ŝeloj), estis importita en Eŭropon sub la nomo perua ŝelo. Jam la peruanaj indiĝenoj malkovris la kontraŭ-malariajn ecojn de la kinkono. La latina nomo devenas de la edzino de la vicreĝo de Peruo, la grafino de El Chinchon kiu laŭdire resaniĝis danke al tiu ŝelo. Dankeme ŝi helpis importon de la drogo en Hispanion kie ĝi nomiĝis "pulvoro de la grafino". Enmarketigita far la jezuitoj ĝi iĝis "pulvoro de la jezuitoj", alinome Kinkona arboŝelo. Por lukti kontraŭ malario, kiu suferigas homojn eĉ en Versajlo, Ludoviko la 14-a venigis kinkonon en Francion.

Specioj redakti

  • Cinchona antioquiae L.Andersson (1998).
  • Cinchona asperifolia Wedd. (1848).
  • Cinchona barbacoensis H.Karst. (1860).
  • Cinchona × boliviana Wedd. (1848).
  • Cinchona calisaya Wedd. (1848).
  • Cinchona capuli L.Andersson (1994).
  • Cinchona fruticosa L.Andersson (1998).
  • Cinchona glandulifera Ruiz & Pav. (1802).
  • Cinchona hirsuta Ruiz & Pav. (1799).
  • Cinchona krauseana L.Andersson (1998).
  • Cinchona lancifolia Mutis (1793).
  • Cinchona lucumifolia Pav. ex Lindl. (1838).
  • Cinchona macrocalyx Pav. ex DC. (1829).
  • Cinchona micrantha Ruiz & Pav. (1799).
  • Cinchona mutisii Lamb. (1821).
  • Cinchona nitida Ruiz & Pav. (1799).
  • Cinchona officinalis L. (1753): kininarboŝelo
  • Cinchona parabolica Pav. in J.E.Howard (1859).
  • Cinchona pitayensis (Wedd.) Wedd. (1849).
  • Cinchona pubescens Vahl (1790) : kininarbo
  • Cinchona pyrifolia L. Andersson (1998).
  • Cinchona rugosa Pav. in J.E.H oward (1859).
  • Cinchona scrobiculata Humb. & Bonpl. (1808).
  • Cinchona villosa Pav. ex Lindl. (1838).
 

Eksteraj ligiloj redakti