La Kinsey-raportoj (angle Kinsey Reports) estas du diskutitaj libroj de la usona zoologo kaj seks-esploristo D-ro Alfred Charles Kinsey pri la homa seksa konduto: Sexual Behavior in the Human Male[1] (1948) kaj Sexual Behavior in the Human Female[2] (1953). La angla originala titolo venas intence, demonstre el la biologia tradicio kaj signifas laŭvorte: Seksa konduto ĉe homaj maskloj kaj Seksa konduto ĉe la homaj femaloj.

Kinsey-raporto
libroserio • scienca verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Alfred Kinsey, Wardell Pomeroy, Clyde Martin, Paul Gebhard
Lingvoj
Eldonado
Ĝenro nefikcio
vdr

La esploraj rezultoj de Kinsey kaŭzis grandajn rimarkindojn en la publiko. Ties ĉefaj finaj konkludoj estis inter alie:

Kinsey akiris siajn rezultojn el intervjuoj, kies datenoj estis pritaksitaj en anonimigita formo.

Kritikistoj atentigis pri ne-reprezenta kunstarigo de la pridemanditaj personoj, kies 25 % estis (iamaj) kondamnitoj, 5 % viraj prostituitoj kaj la plimulto sinproponanto. Reago al la kritiko, sekvanto de Kinsey, Paul Gebhard plenumis plurajn jarojn por purigi datenojn de Kinsey kiel gvidanto de Kinsey Institute for Sex Research kaj publikigis en 1979 The Kinsey Data: Marginal Tabulations of the 1938-1963 Interviews Conducted by the Institute for Sex Research, kiu konfirmis konkludojn de Kinsey.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Sexual Behavior in the Human Male, ISBN 978-0-253-33412-1. angle
  2. Kinsey, A.; Pomeroy, W.; Martin, C., & Gebhard, P. Sexual Behavior in the Human Female, Philadelphia: Saunders (1953), ISBN 978-0-253-33411-4 angle.