La kiraŝipo Maine estis usona mararmea moderna militŝipo. Ĝi estas plej konata pro sia katastrofa eksplodo en haveno de Havano. Maine estis sendita al Havano (Kubo) por protekti la usonajn interesojn dum la kuba ribelo kontraŭ Hispanio. En la vespero de la 15-a de februaro 1898, ĝi subite eksplodis, kaj rapide sinkis, mortigante preskaŭ tri kvaronojn de la ŝipanoj. Kvankam tiam, kiel nun, la etiologio kaj respondeco pro la sinkado estis neklara. Populara opinio en Usono kulpigis Hispanion, kaj la sinkigo (popularigita en la frazo "Memoru Mainen, al infero kun Hispanio!") estis unu el la okazaĵoj de la hispana-usona milito. La sinkado restas diskutinda temo kaj diversaj verkintoj proponas ke ĝi sinkis pro la rezultoj de nerimarkita fajro en unu el ĝiaj karbostokejoj, ke ĝi estis la viktimo de minoj, aŭ ke ĝi estis konscie eksplodita de Usono mem por ekigi militon kontraŭ Hispanio. La kialo de la eksplodo kiu subakvigis la ŝipon restas kiel mistero.

Maine, la unua usona mararmea militŝipo esti nomumita pro la ŝtato Maine. Ĝi havis 6,682 longajn tunojn.

La Kongreso rajtigis ĝian konstruon la 3-an de aŭgusto 1886. Ĝi estis lanĉita la 18-an de novembro 1889, sponsorita de Ms. Alice Tracey Wilmerding (nepo de Navy Secretary Benjamin F. Tracy), kaj komisiita la 17-an de septembro 1895, sub la ordonrajto pri kapitano Arent S. Crowninshield.