Kiritimati[1]Kristnaskinsulo estas elkorala atolo de Pacifika Oceano norde de Liniaj Insuloj, kaj parto de Kiribato.

Kiritimati, foto el la Internacia Spacostacio.

La insulo havas la plej grandan terareon de ĉiu korala atolo en la mondo: ĉirkaŭ 388 km²;[2] kaj ties laguno estas ĉirkaŭ samgranda. La atolo estas ĉirkaŭ 150 km laŭ perimetro, dum la bordo de la laguno etendas al ĉirkaŭ 48 km.[3] Kiritimati enhavas ĉirkaŭ 70% el la totala terareo de Kiribato, nome lando kiu enhavas 33 atolojn kaj insulojn de Pacifiko.

Kiritimati estas bone konata pro sia bonaj kondiĉoj por fiŝkaptado[4] kaj ankaŭ por birdumo kaj por ondorajdado.[5]

Ĝi kuŝas 232 km norde de Ekvatoro, je 6,700 km el Sidnejo, kaj je 5,360 km el San Francisco. Kiritimati estas la plej komenca horo en la mondo kaj unu el la unuaj loĝataj lokoj sur la Tero kiu vivas la sperton de la Novjaro ĉiujare. Spite esti je 2,460 km oriente de la meridiano 180, ŝanĝo de 1995 ĉe la Internacia datlinio fare de Respubliko Kiribato "movis" Kiritimati okcidente de tiu datlinio.

Historio redakti

Geografio redakti

Naturo redakti

Notoj redakti

  1. Kiritimati estas konverto de Christmas en kiribata, nome la loka lingvo, kaj estas prononcata tre proksime al "Christmas" [krIstmas] kun sama signifo (Kristnasko).
  2. Teeb'aki en Scott (1993)
  3. Streets (1877)
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-08-21. Alirita 2013-02-28.
  5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-05-30. Alirita 2013-02-28.