Preĝejo Sankta Ciriako (Azmannsdorf)

La evangelia vilaĝa preĝejo Sankta Ciriako (germane: Kirche St. Cyriakus) troviĝas en Azmannsdorf, urbokvartalo de Erfurto, Germanio.

La Ciriako-preĝejo en Azmannsdorf

Historio redakti

Konserviĝis granda parto de la originalo kaj de la preĝejo kaj de la tombejo. La preĝejo mem konstruitis en 1769–1771 nove en baroka stilo kun nefinfarita turo; ĝi staras sur iu mezepoka horizontala projekciaĵo - tamen la antaŭula preĝejo troviĝis alie.

En 1788 pentritis la interno, en 1802 instalitis la galerioj kun marmoraj imitaĵoj. La balustrado galeria kompletigitis per malnovaj pentritaj bretoj. Ĉe la duopa galerio faritis ankaŭ konstruo de loĝio. En 1827 ricevis la turo spajron. La tuto estas laŭ la stilo de kampara baroko. La orgenfasado brilas per tre plastikaj skulptaĵoj. La barelvolbo estas unukolora. La baptopelva anĝelfiguro estas el la 18-a jarcento, la benkaro el 1650. Ĉe la norda flanko de la turo kondukas ŝtuparo al turo kaj kampanilo. La bronzaj sonoriloj fandiĝis dum la Unua mondmilito; ili anstataŭitis per tri gisferaj. Surtombejo estas kelkaj barokaj tomboŝtonoj.

En 1990 komenciĝis laŭetapa restaŭrado, al kio kontribuis multe la fondaĵo Deutsche Stiftung Denkmalschutz. La orgeno ankoraŭ ne finrestaŭrita estas.[1]

Notoj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo St. Cyriakus (Azmannsdorf) en la germana Vikipedio.