Kisŭah (arabe كسوة الكعبة, kisŭat al-ka'bah) estas la tolaĵo kiu kovras la Kaabon en Mekko, Saŭdarabio. Ĝi estas tolkovrita ĉiujare en la 9a tago de la monato Dhu al-Hijjah, nome la tago kiam la pilgrimantoj foriras al la ebenaĵoj de la Monto Arafat dum la Haĝo.[1] La termino kisŭah estas araba vorto por 'pall', nome la tolaĵo metita sur kaskedo, kaj estas parenca vorto de la hebrea vorto kisui.

La kisŭah en 1910 kovranta la Kaabon en Mekko, Otomana Imperio.

La nuntempa kovro estas de 658 m² kaj estas farita el 670 kg de silko. La brodaĵo enhavas 150 kg de fadenoj el oro. Ĝi konsistas el 47 pecoj de tolo kaj ĉiu peco estas 14 m longa kaj 101 cm larĝa.

Referencoj redakti

  1. Qiswa, Kiswah & Kaaba. Alirita 2016-07-18.

Eksteraj ligiloj redakti