Kisaĉ, serbe Кисач, slave Kisač, hungare Kiszács [kisAĉ] estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Baĉka en municipo de Novi Sad.

Kisaĉ situas en la mapo en la verda municipo
Slovaka luterana preĝejo de Kisaĉ

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Kisaĉ situas sur ebenaĵo. Novi Sad troviĝas 16 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1464 en hungara formo "Kis-Alcz" loĝata de hungaroj. Dum la turkoj la komunumo senhomiĝis, kiu rehomiĝis en la 18-a jarcento. En 1776 multe da slovakoj alvenis. En 1848 la hungara armeo venkis la serbojn kaj kroatojn, dume la vilaĝo bruldetruiĝis. En 1900 vivis en Kiszács 4250 homoj (3953 slovakoj, 160 serboj, 81 hungaroj, 58 germanoj). Tiutempe la komunumo havis la rangon grandvilaĝo kaj ĝis 1918 apartenis al Hungara reĝlando, al Bács-Bodrog, al distrikto de Újvidék, poste al la baldaŭa Jugoslavio. Hungario reokupis ĝin inter 1941-1944. En 2002 loĝis en Kisaĉ 5471 homoj, (4505 slovakoj (82 %), 650 serboj (12 %), 106 jugoslavianoj, 52 hungaroj, 33 ciganoj, 27 kroatoj kaj aliaj).

Vidindaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti