Kisfalud
Kisfalud estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono de Kapuvár. La loknomo signifas hungare: vilaĝeto.
Bazaj informoj redakti
- Poŝtkodo: 9341
- Telefonkodo: 96
- Areo: 15 km²
- Loĝantaro: 850
Situo redakti
Kisfalud situas sur ebenaĵo for de la fervojo, ĉefvojo kaj rivero, riverobranĉo de Rába tuŝas la vilaĝon. Flankovoje Kapuvár estas proksime.
Historio redakti
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1237 en formo "Káznér". La turkoj senhomigis la komunumon post la mezepoko. En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj el la grandbieno. Estis trovita karbona dioksido el esplora puto. La gaso liveriĝas al Répcelak. En 1973 la proksima vilaĝo Mihályi [mihAji] aliĝis al Kisfalud.
Vidindaĵoj redakti
Vidindaĵoj estas luterana sonoriloturo kaj katolika preĝejo.
Famuloj redakti
En Kisfalud mortis politikisto Géza Szüllő.