Kismakulosuĉmarko (love-bitehickey) estas popola esprimo por dumtempa ekimozomakulo, kiu estiĝis per intensa kisado (ĉefe per arda suĉado sed eventuale ankaŭ per mordo), pro kio okazos damaĝigo de etaj subhaŭtaj vaskuloj.[1][2] El kuracista vidpunkto temas pri malgranda hematomo. Ĝi havas blulilan koloron, t.e. similan kolorigon, kiel ĉe aliaj tipoj de ekimozoj, eventuale kreas ĝin aro da ruĝaj makuletoj. Ĝi povas esti rezulto de amludo kaj ĝi povas aperi kie ajn sur la korpo, ofte sur la kolo. Tempo, dum kiu la kismakulo estas videbla, balanciĝas; ekde kelke da tagoj ĝis kelke da semajnoj. La resaniĝadon rapidigas malvarmigado per glacio aŭ per kremoj kun vitamino K.

Kismakuloj sur la knabina kolo

Ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Romance Class. Alirita 2009-9-22.
  2. Žena-in.

Eksteraj ligiloj redakti