Kismaros [kiŝmaroŝ] (germane Kleinmarosh) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest (departemento), en Distrikto Szob. Maros devenas el la latina Mures, signifanta komunumo laŭ akvobordo. Kis signifas malgranda kaj diferencas de Nagymaros, kiu signifas granda-maros.

Kismaros
vilaĝo en Hungario

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2623
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 626  (2023) [+]
Loĝdenso 220 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 50′ N, 19° 0′ O (mapo)47.8377519.004711111111Koordinatoj: 47° 50′ N, 19° 0′ O (mapo) [+]
Areo 11,96 km² (1 196 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Kismaros (Hungario)
Kismaros (Hungario)
DEC
Kismaros
Kismaros
Situo de Kismaros

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kismaros [+]
vdr
Ĉefplaco de Kismaros
Strato en Kismaros

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Kismaros situas inter montaro Börzsöny kaj maldekstra flanko de Danubo kun haveno, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Szob. Pramo funkcias al Kisoroszi. Ĝi kontaktiĝas kun Verőce (Pest).

Historio redakti

En la 18-a jarcento germanoj fondis la vilaĝon. La unua mencio devenas el 1781. En 1945 la sovetoj forportis germandevenulojn al trudlaboro en Sovetunion. Inter 1976-1990 la komunumo kuniĝis al Verőce havanta la nomon Verőcemaros. La loĝantaro okupiĝis komence pri forstrumado, nuntempe frekventas labori al Vác.

La vilaĝo estas fama feriejo kaj ekskursejo. Vidindaĵo estas arbara fervojeto, kiu komence liveris arbojn, nuntempe turistojn.

Famuloj redakti

En Kismaros mortis Mátyás Esterházy.