Kistermelők Lapja
Kistermelők Lapja estas hungarlingva monata eldonaĵo en Hungario por la bestobredistoj.
Ĝi aperas ekde 1956 kaj komence celis apogi la ekster-kooperativajn bredistojn per konsiloj, prezento de la plej modernaj teknologioj, informoj pri la merkato, vendeblecoj ktp. Hodiaŭ ĝi - krom la antaŭe skizitaj - celas ĉiujn bestobredistojn, posedantojn de dorlotbestoj, prilaborantojn de la bestoj.
Ĝin eldonas la Magyar Mezőgazdaság Kft.
Eksteraj ligiloj redakti
- oficiala paĝo Arkivigite je 2007-01-23 per la retarkivo Wayback Machine