Kisunyom [kiŝunjom] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Szombathely. Unin estas slava nomo. La antaŭe estanta vorteto signifas eta, tio faras diferencon de iama komunumo Nagyunyom.

Preĝejo de Kisunyom

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La komunumo situas laŭ la ĉefvojo kaj laŭ la fervojo inter Körmend kaj Szombathely. La lasta urbo troviĝas 10 km-ojn.

Historio redakti

Restis restaĵoj el la neolitiko kaj el la bronzepoko. La unua mencio devenis el 1318 en formo "Unon". En Kisunyom migra poŝto servas.

Vidindaĵoj redakti

La vilaĝo havas mezepokan romkatolikan preĝejon de Sankta Mikaelo, kiu forbruliĝis en 1869, poste rekonstruiĝis. Alia vidindaĵo estas kastelo de Reissig.