Kjaksaro, ankaŭ konata kiel Uvar Kŝatra, estis reĝo de Medujo ekde ĉirkaŭ la jaro 625 ĝis 585 a.K.

Kjaksaro
Persona informo
Naskiĝo
en Ekbatano
Morto 2-an de decembro 2004 (2004-12-02)
Familio
Patro Phraortes vd
Infanoj Astjago • Amytis of Media vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis la granda reformisto kaj centralzinto de la meda potenco, kiu iom post iom kreskis oriente de la Asiria Imperio. Li bremsigis la invadojn de la skitoj, en alianco kun la nova reĝo de Babilono, Nabopolasaro, kaj ambaŭ entreprenis akrab militkampanjon kontraŭ Asirio, kiu estis detruita tuj post la konkero de ties ĉefurbo, Ninivo en la jaro 612 a.K. Ekde tiu momento, jaksaro plifortigis la Medan Imperion kiel naskiĝanta potenco en Proksima Oriento, reformante la medan armeon laŭ la babilona kaj asiria modeloj, kaj reformante la administradon kaj la agmanierojn de la kortego situinta en Ekbatano, la meda ĉefurbo.

Lia filino iĝis edzino de Nebukadnecar la 2-a, por kiu ĉi lasta konstruigis la famajn Pendĝardenojn de Babilono.