Kláštor pod Znievom

Kláštor pod Znievom (hungare Znióváralja germane Kloster(-Kühhorn)) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Kláštor pod Znievom
hungare: Znióváralja, germane: Kloster
municipo
Oficiala nomo: Kláštor pod Znievom
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Martin
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Turiec
Montaro Malgranda Fatro
Najbaras kun Slovany
Konata loko Znieva burgo burgoruino
Rivero Vríca
Situo Kláštor pod Znievom
 - alteco 494 m s. m.
 - koordinatoj 48° 58′ 29″ N 18° 47′ 58″ O / 48.97472 °N, 18.79944 °O / 48.97472; 18.79944 (mapo)
Areo 39,0294 km² (3 902,9 ha)
Loĝantaro 1 560 (31.12.2010)
Denseco 39,97 loĝ./km²
Monto Zniev
Unua skribmencio 1113
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 038 43
Telefona antaŭkodo +421-43
Aŭtokodoj MT
NUTS 512354
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Kláštor pod Znievom
Retpaĝo: www.obecklastor.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Kláštor pod Znievom situas laŭ traira flankovojo. Martin troviĝas je 20 km.

Historio redakti

Burgo redakti

Supozeble en la 13-a jarcento burgo por la reĝo konstruiĝis, kiun la hungaroj nomumis ZnióTuróc. Ĝi estis administra centro de la departemento. En 1241 la rifuĝanta Béla la 4-a onidire tie tranoktiĝis. En la 14-a jarcento la fortikaĵo estis pligrandigita, havanta gotikajn elementojn. En la 1440-aj jaroj la husanoj okupis ĝin, sed ili ne havis longe. En 1681 la Habsburgoj bruldetruis la fortikaĵon, neniam ĝi rekonstruiĝis.

Vilaĝo redakti

La loko estis loĝata jam dum la ŝtonepoko kaj bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1243 en hungara formo "Turuch" (=Turóc). La latina formo aperis en 1422, kiel "Suburbium oppidum Thuroch", do, ĝi jam tiam estis opidumo. En 1248 monaĥoj alvenis, kiuj helpis la administradon. La evoluanta loko iĝis kampurbo kun diversaj privilegioj. En 1720 oni komputis tie 84 familiojn. En 1785 1141 loĝantoj loĝis en 128 domoj, en 1828 1584 loĝantoj loĝis en 137 domoj. En 1850 juĝejo por distrikto ekfunkciis, en 1869 la unua slovaklingva katolika gimnazio kaj edukejo por instruistoj fondiĝis. Fine de la 19-a jarcento multaj migris al Ameriko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Znióváralja 1117 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Turóc, al distrikto de Turčianske Teplice, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio.

Vidindaĵoj redakti