Klára Dán

sciencistino

Klára Dán, laŭ hungarlingve kutima nomordo Dán Klára estis hungardevena-usona pioniro de la programado, sportisto. Ŝia konata angla nomo venis el la tria geedziĝo: Klara Dan von Neumann.

Klára Dán
Persona informo
Naskonomo Dán Klára
Naskiĝo 18-an de aŭgusto 1911 (1911-08-18)
en Budapeŝto
Morto 10-an de novembro 1963 (1963-11-10) (52-jaraĝa)
en San-Diego
Mortokialo drono
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Pálné Veres High School
Familio
Edz(in)o John von Neumann • Carl Eckart
Okupo
Okupo komputosciencisto • arta sketisto • matematikisto • inventisto
vdr

Klára Dán[1] naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1911 en Budapeŝto, ŝi mortis la 10-an de novembro 1963 en San-Diego (Kalifornio, Usono).

Biografio redakti

Klára Dán devenis el riĉa juda familio. Ŝi aĝis 14, kiam ŝi estis hungara ĉampiono en arta sketado. Ŝi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1929. Ŝi edziniĝis unuafoje en 1931, duafoje en 1936, triafoje al John von Neumann en 1938. Pro la prosimiĝanta nazia danĝero ili migris al Usono. Inter 1943-1946 ŝi havis postenon en Universitato Princeton, poste ŝi kreis la kodon utiligitan al la prakomputilo evoluigita fare de John von Neumann kaj en:Julian Bigelow en Los Alamos. Baldaŭ ŝi instruis usonajn meteologojn: kiel verki komputilajn programojn. Pro vidviniĝo ŝi lastfoje edziniĝis en 1958. Ŝi mortis en 1963 en la maro, la polico deklaris ĝin sinmortigo.

Ŝia verketo redakti

  • antaŭparolo al The Computer and the Brain

Fontoj redakti

Referencoj redakti