La klaŭnfiŝo (pli precize anemonklaŭnfiŝo, Amphiprion ocellaris) estas unu el 27 membroj de la genro de la klaŭnfiŝoj (Amphiprion). Ĝi estas membro de la familio de la rifperkoj (Pomacentridae).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Klaŭnfiŝo
Amphiprion ocellaris
Amphiprion ocellaris
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Aktinopterigoj Actinopterygii
Ordo: Perkoformaj Perciformes
Familio: Rifperkoj Pomacentridae
Subfamilio: Amphiprioninae
Genro: Amphiprion
Genro: Premnas
Specioj

Dudeksep, inter ili:
Amphiprion allardi
Amphiprion melanopus
Amphiprion clarkii
Amphiprion ocellaris
Amphiprion percula
Amphiprion perideraion
Amphiprion polymnus
Amphiprion sebae
Amphiprion tricinctus
Amphiprion ephippium
Amphiprion frenatus
Amphiprion chrysopterus
Amphiprion akallopisos
Amphiprion nigripes
Amphiprion sandaracinos
Amphiprion rubacinctus
Premnas biaculeatus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Klaŭnfiŝo vivas pli malpli en ĉiuj maroj tropikaj, sed ne en la Kariba Maro kaj Atlantiko. La tipaj riffiŝoj vivas en profundoj ĝis 15 m. Ĉiuj specioj distingiĝas per vivantaj koloroj - la Klaŭnfiŝoj estas ankaŭ dezirataj fiŝoj de akvario. Estas relativaj malgrandaj fiŝoj de 8 ĝis 15 cm. Ili vivas en la rifo en simbiozo kun maranemonoj (aktiniuloj). Tiuj protektas la klaŭnfiŝojn de rabfiŝoj per siaj tentakloj. La klaŭnfiŝo provizas la anemonon per nutraĵo. Klaŭnfiŝoj protektas sin de la urtikĉeloj de la anemono per muko - la anemono ne distingas la fiŝon de siaj propraj tentakloj. Klaŭnfiŝoj povas vivi en diversaj anemonoj, sed certaj fiŝaj specioj preferas certajn anemonajn speciojn.

Frajo (ovoj) de klaŭnfiŝo. La nigraj punktoj estas la disvolvigantaj okuloj.

La reproduktado de la klaŭnfiŝoj estas interesa: Ĉiuj bestoj estas komence virseksaj. La dominanta besto en anemono ĉiam estas ina, la aliaj estas virseksaj. Se la ino mortas, la due plej granda virseksulo transformiĝas en inan fiŝon, kaj la trie plej granda virseksulo komencas kreski. Klaŭnfiŝoj demetas la ovojn proksime de la anemono sur la grundo. Post unu semajno eloviĝas la larvoj. Ĉar ili ne povas naĝi bone, ili iĝas parto de planktono kaj disvastiĝas per drivo. Post 1-3 semajnoj ili serĉas novan anemonon.

Klaŭnfiŝojn ne eblas havi en hejma akvario, ĉar mar-anemono bezonas akvokvanton de almenaŭ ducent litroj.

Ĝi estas ankaŭ la heroo de la filmo Serĉante Nemon de la studio Pixar.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti