Kladogramo estas diagramo uzata en kladistiko kiu montras rilatojn inter organismoj. Kladogramo tamen ne estas evolua arbo ĉar ĝi ne monttas kiel la prauloj estas rilataj al la posteuloj aŭ kiom multe ili estis ŝanĝintaj; multaj evoluaj arboj povas esti deduktata el unusola kladogramo. Kladogramo uzas liniojn kiuj elbranĉas laŭ diferencaj direktoj finantaj en grupoj de organismoj. Estas multaj formoj de kladogramoj sed ĉiuj ili havas liniojn kiuj elbranĉas el aliaj linioj. La linioj povas reveni al la punkto el kiu ili elbranĉis. Tiuj elbranĉejoj reprezentas hipotezan praulon (ne nunan enton) kiu povus havi la kombinajn trajtojn de la linioj super ĝi. Tiu hipoteza praulo povus poste havigi ŝlosilojn pri kion serĉi en nuna evolua praulo. Kvankam tiaj tradiciaj kladogramoj estis generitaj ĉefe sur la bazode morfologiaj karakteroj, informoj pri DNA kaj RNA kaj komputika filogenetiko estas nune tre komune uzataj en la generado de kladogramoj.

Horizontala anglalingva kladogramo, kun la praulo (sennoma) maldekstre: en la unua tavolo skaraboj; en la dua, vespoj, abeloj kaj formikoj; en la tria, papilioj kaj tineoj; kaj en la kvara, muŝoj.
Du vertikalaj kladogramoj, la praulo sube.