Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en Ĉeĥio. Pri rezervejo en Slovakio temas artikolo Klapy.

Klapý (germane Klapay) estas municipo en Ĉeĥio, regiono Ústí nad Labem, en distrikto Litoměřice, troviĝanta proksimume 3 km nordokcidente de Libochovice. En la vilaĝo loĝas 483 loĝantoj (2023). Oriente de la vilaĝo troviĝas monteto Házmburk (418 m s.m.) kun samnoma burgoruino.

Klapý
germane Klapay
municipo
Klapý el Hazmburk
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Klapý
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Litoměřice
Administra municipo Libochovice
Historia regiono Bohemio
Memorindaĵo Hazmburk burgoruino
Rivero Rosovka
Situo Klapý
 - alteco 239 m s. m.
 - koordinatoj 50° 25′ 53″ N 14° 00′ 23″ O / 50.43139 °N, 14.00639 °O / 50.43139; 14.00639 (mapo)
Katastro 8,94 km² (894 ha) Klapý
Loĝantaro 483 (2023)
Denseco 54,03 loĝ./km²
Tabulo Malsupraohara tabulo
Unua skribmencio 1197
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 411 16
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0423
NUTS 5 CZ0423 565024
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Klapý
Retpaĝo: www.klapy.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Vido al vilaĝo Klapý de tiea fiŝlago, en fono Hazmburk

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Křesín, Slatina, Libochovice, Koštice, Chodovlice, Lkáň kaj Sedlec.

Historio redakti

Nomo de la vilaĝo devenas el kelta vorto "klép" (fonto). Laŭ eltrovoj oni supozas, ke la loko estis setlita jam en ŝtonepoko. Unua skriba mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1197. La burgon fondis verŝajne komence de la 14-a jarcento sinjoroj el Lichtenburk sur karakteriza bazalta monteto, de sur kiu ili havis perfektan trarigardon pri la agado en la ĉirkaŭaĵo. Je iom pli malfrue akiris ĝin Johano de Luksemburgio kaj en la jaro 1335 li vendis ĝin al Zbyněk Zajíc el Valdek. Tiam Klapý ricevis hodiaŭ pli uzatan nomon Házmburk. Konstruado de la burgo trairis tra kelke da videblaj etapoj. La burgo okupas la tuta areon de la tirforma monteto, ĝi havas plilongigitan formon en direkto oriento – okcidento en longeco de 170 m kaj larĝeco de 30 m. La interna burgo estas laboraĵo de la unua etapo, el kiu konserviĝis Blanka Turo kaj parto de grandega pakuma muro. Neornamecon kaj pure celan karakteron de la konstruaĵo atestas armea kaj fortikaĵa signifo de la burgo.

Komence de la 15-a jarcento Házmburk (Klapý) apartenis al Vilém Zajíc, samideano de katolika partio, kaj ĝi estis dum sieĝado de husanoj parte difektita. Pli malfrue Zajícidoj forlasis ĝin kaj ili transloĝiĝis al Budyně, en la jaro 1558 ili vendis la burgon kaj ekde la jaro 1586 ĝi jam estas notata kiel dezerta. Fine de 19-a jarcento trifoje terenfalis parto de la monteto.

Nun ĝi estas alirebla por publiko.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869709
1880761
1890800
1900772
1910903
1921851
JaroLoĝantoj
1930862
1950640
1961634
1970565
1980570
1991486
JaroLoĝantoj
2001532
2014484
2016476
2017473
2018483
2019482
JaroLoĝantoj
2020495
2021474
2022493
2023483

Memorindaĵoj redakti

  • Burgoruino Hazmburk
  • Ruino Podhradí (subburga domaro), hodiaŭ arĥeologia trovejo
  • Preĝejo de Sankta Johano Baptisto
  • Kampa kruckolono