Klaudia Kovács
Klaudia KOVACS [kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács Klaudia estas hungara-usona aktoro, reĝisoro. Ŝia patrino estis en:Éva Erdélyi.
Klaudia Kovács | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de majo 1971 (53-jaraĝa) en Eger | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Usono • Hungario vd | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro • filmreĝisoro • filmproduktoro • teatra aktoro • filmaktoro vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Klaudia Kovács[1][2] naskiĝis la 1-an de majo 1971 en Eger.
Biografio redakti
Klaudia Kovács estis edukita en malbonaj cirkonstancoj. Ŝia patrino mortis en 1978, ŝi vivis en orfejo, poste en eduka familio, kiuj mortis pro pro aŭtoakcidento, tial ŝi iĝis senhejmulo. Ŝia lernado ne sukcesis en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto), tial ŝi migris al Usono. Pli frue en aĝo 16 ŝi estis amatora aktoro en Budapeŝto. En Holivudo ŝi studis en diversaj lokoj, ekzemple private de en:Lynn Redgrave, poste ŝi laboris en teatro, filmo, kaj televido en Los-Anĝeleso kaj Novjorko. Ŝi rikoltis sume 35 premiojn.
Ŝia ĉeffilmo redakti
- Torn from the Flag kiel reĝisoro kaj scenaristo; dokumenta filmo, kreita dum 9 jaroj; premiita 8-foje; la filmo temas pri la malvarma milito (1945–1991) kaj la hungara revolucio de 1956.
Ŝiaj filmoj (elekto) redakti
- Palmer Chandler's Kitchen Catastrophes (2010) - aktoro: Florence T.
- Children of Champions kiel produktoro kaj scenaristo
El ŝiaj teatraj reĝisoraĵoj redakti
- Calling America: Don’t Hang Up!! (2013, Novjorko)
Ŝiaj libroj redakti
- Magyar Amerika (2002)
- Amerikai Magyarok Arcképcsarnoka (2003)