Klaus Hänsch

germana politikisto

Klaus Hänsch [klaŭs HENŜ] (n. la 15-an de decembro 1938 en Sprottau, ekde 1946 nomata Szprotawa) estas germana eksa politikisto kaj universitata instruisto de politika scienco. Inter la jaroj 1979 kaj 2009 li membris en la Eŭropa Parlamento. Li nacie estis ano de la Socialdemokratia Partio de Germanio kaj eŭrope ano de la Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj.

Klaus Hänsch
Persona informo
Klaus Hänsch
Naskiĝo 15-an de decembro 1938 (1938-12-15) (85-jaraĝa)
en Sprottau (ekde 1946 nomata Szprotawa), Prusia Silezio,  Germana Regno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Libera Universitato Berlino vd
Partio Socialdemokratia Partio de Germanio vd
Profesio
Okupo politikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo politikopolitika scienco vd
Aktiva en StrasburgoBruselo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

De 1994 ĝis 1997 li estis prezidanto de la Eŭropa Parlamento.

oficiala portreto, farita en 2004


Antaŭe:Prezidanto de la Eŭropa ParlamentoPoste:
Egon Klepsch19941997José María Gil-Robles