Klaus HEINRICH (naskiĝinta la 23-an de septembro 1927 en Berlino mortis la 23-an de novembro 2020) estis emeritiĝinta germana profesoro universitata pri religiscienco sur religifilozofia bazo. Li apartenas al la kunfondintoj de la Libera Universitato Berlino. Liaj prelegoj estis kvazaŭ provo de klerigo pri la rilato inter estetiko kaj transcendismo.[1]

Klaus Heinrich
Persona informo
Klaus Heinrich
Naskiĝo 23-an de septembro 1927 (1927-09-23)
en Berlino
Morto 23-an de novembro 2020 (2020-11-23) (93-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo filozofo • universitata instruisto • verkisto vd
Aktiva en Berlino vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Post la Dua mondmilito, dum kiu li akuzitis pri defetismo dum laboro en la kontraŭaviadila defendado, li studis en Berlino jursciencon, filozofion, teologion, sociologion, arthistorion kaj literatursciencon ĉe la Frederiko-Vilhelmo-Universitato. Tie li konfrontiĝis al diversaj politikaj malfacilaĵoj - sekve li iĝis kunfondinto de la nova Libera universitato. Post doktoriĝo en 1952 li instruis religisciencon kun fokuso pri religifilozofio. En 1964 li habilitiĝis per la skribitaĵo Versuch über die Schwierigkeit nein zu sagen. Ekde 1971 ĝis la emeritiĝo en la 1995-a jaro li estis orda profesoro ĉe la Instituto pri religiscienco ĉe Freie Universität. Li ankaŭ estas membro en la germana PEN-klubo.

Docentado kaj efektoj redakti

Liaj prelegoj estis famegaj,[2] ĉar li - tio estus hodiaŭ ne plu imageble! - miksis multegon da temoj dum docentado religifilozofia: por li ege gravis pluse logiko, psikoanalizo, ekzistadismo, arkitekturo, arto, muziko. Ne mire ke ankaŭ studentoj de aliaj fakoj ŝatis frekventi liajn okazigojn ĉealtlernejajn. Unu lia disĉiplino estas la kulturfilozofino Astrid Meyer-Schubert.

Lia kritiko de Martin Heidegger substrekas ties fruan simpation pri nacisocialismo.[3] Heinrich ankaŭ havas fotografian memoron kaj sukcesis citi plurajn paĝojn el legitaj verkoj.[4]

En 2016 aperis liaj prelegoj priarkitekturaj sub la titolo Dahlemer Architekturvorlesungen. En antaŭparolo Heinrich kritikis la arkitektojn kiuj provas restaŭradi la centron de Berlinon laŭ novklasikisma stilo.[5]

Honoroj redakti

En 1998 Heinrich nomumitis honora mebro de la Germana psikoanaliza ligo (Deutsche Psychoanalytische Vereinigung/DPV). La Germana Akademio por Lingvo kaj Poezio (Deutsche Akademie für Sprache und Dichtung) aljuĝis al li en la 2002-a jaro la Sigmund-Freud-premion pri scienca prozo.

Verkoj kaj artikoloj redakti

  • Versuch über die Schwierigkeit nein zu sagen, Frankfurt am Main 1964, 4. Aufl. 2002 ISBN 3-87877-169-X
  • Parmenides und Jona. Vier Studien über das Verhältnis von Philosophie und Mythologie, Frankfurt/Main 1966.
  • Vernunft und Mythos. Ausgewählte Texte, Frankfurt am Main 1983
  • anfangen mit freud. Reden und kleine Schriften 1, Frankfurt am Main 1997 ISBN 3-87877-611-X
  • Wie eine Religion der anderen die Wahrheit wegnimmt: Notizen über das Unbehagen bei der Lektüre des Johannes-Evangeliums, en: Zeitschrift für Religions- und Geistesgeschicht], vol. 49, nr. 4 (1997), pp. 345-363
  • der gesellschaft ein bewußtsein ihrer selbst zu geben. Reden und kleinere Schriften 2, Frankfurt am Main 1998 ISBN 3-87877-612-8
  • Kinder der Nibelungen. Klaus Heinrich und Heiner Müller im Gespräch, Frankfurt am Main 2007 ISBN 978-3-86600-016-2
  • Festhalten an Freud. Eine Heine-Freud-Miniatur zur noch immer aktuellen Rolle des Aufklärers Freud. En: Zeitschrift für psychoanalytische Theorie und Praxis, 3, 2007, S. 365–388; Sonderdruck des Aufsatzes ISBN 978-3-86600-019-3

Prelegoj de Dahlem:

  • vol. 1: tertium datur. Eine religionsphilosophische Einführung in die Logik, hrsg. v. Wolfgang Albrecht u.a., Frankfurt am Main und Basel 1981 ISBN 3-87877-139-8
  • vol. 2: anthropomorphe. Zum Problem des Anthropomorphismus in der Religionsphilosophie, hrsg. v. Wolfgang Albrecht u.a., Frankfurt am Main und Basel 1986 ISBN 3-87877-197-5
  • vol. 3: arbeiten mit ödipus. Begriff der Verdrängung in der Religionswissenschaft, hrsg. v. Hans-Albrecht Kücken u.a., Frankfurt am Main und Basel 1993 ISBN 3-87877-392-7
  • vol. 4: vom bündnis denken. Religionsphilosophie, hrsg. v. Hans-Albrecht Kücken, Frankfurt am Main und Basel 2000 ISBN 3-87877-798-1
  • vol. 7: psychoanalyse sigmund freuds und das problem des konkreten gesellschaftlichen allgemeinen, hrsg. v. Hans-Albrecht Kücken, Frankfurt am Main und Basel 2001 ISBN 3-87877-768-X
  • vol. 8: Aufklärung in den Religionen. gesellschaftlich vermitteltes naturverhältnis. Begriff der Aufklärung in den Religionen und in der Religionswissenschaft, hrsg. v. Hans-Albrecht Kücken, Frankfurt am Main und Basel 2007 ISBN 978-3-87877-028-2
  • vol. 9: arbeiten mit herakles. Zur Figur und zum Problem des Heros, hrsg. v. Hans-Albrecht Kücken, Frankfurt am Main und Basel 2006 ISBN 978-3-87877-029-9
  • Dahlemer Vorlesungen. Karl Friedrich Schinkel / Albert Speer. Eine architektonische Auseinandersetzung mit dem NS. Arch+ Verlag in Kooperation mit dem Stroemfeld Verlag, Aachen und Frankfurt am Main 2015 ISBN 978-3931435301

Eseoj redakti

  • Festhalten an Freud. Sonderdruck der Zeitschrift für psychoanalytische Theorie und Praxis, Nr. 3, 2007. Stroemfeld, Frankfurt am Main, ISBN 978-3866000193
  • Der Staub und das Denken. Zur Faszination der Sophokleischen Antigone nach dem Krieg, in: Sophokles Antigone, hrsg. v. Gisela Greve, Tübingen 2002, S. 25-58, ISBN 3892957185

Festskribaĵoj redakti

Literaturo redakti

  • Karl-Heinz Kohl: Nein sagen, aber mit Gründen : Wahlverwandt mit dem Protest: Religionen als Reservoir nie lösbarer Konflikte, in: Frankfurter Allgemeine Zeitung, 17.12.2012 (Artikel über Heinrich zum 85. Geburtstag)
  • René Weiland und Wolfgang Pircher (eld.): Mythen der Rationalität. Denken mit Klaus Heinrich. Wien: Turia + Kant, 1990
  • Hauke Ritz: Der Kampf um die Deutung der Neuzeit. Die geschichtsphilosophische Diskussion in Deutschland vom Ersten Weltkrieg bis zum Mauerfall. München 2013. S. 105–169.
  • Manfred Bauschulte: Über das Ende der neolithischen Revolution : Gespräche und Versuche mit Klaus Heinrich, Wien : Klever Verlag 2015, ISBN 978-3-902665-47-8.

Eksteraj ligikoj redakti

Notoj redakti