Klavoĉapo estas malgranda plasta kovrilo por klavoŝaltilo de klavaro. Sur klavoĉapo kutime estas simbolo, kiu indikas la tajpeblan simbolon aŭ la funkcion de la klavo.

Klavoĉapo kun la litero A

Ĉar en nuntempa industrio klavaroj estas faritaj plej ofte el plasto, ofta uzado de klavaro povas rezulti en damaĝo aŭ eĉ en malapero de la simbolo pentrita aŭ gravurita sur la klavoĉapo. Tio estas kroma utilo de la uzado de klavaro sen rigardi al tiu, sed al la ekrano.