Klein Meckelsen

komunumo en Malsupra Saksio, Germanio

Klein Meckelsen estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rotenburg (Wümme) de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 923 loĝantojn. Ĝi apartenas al la metropola regiono Hamburgo, ne al la najbara metropola regiono Bremeno-Oldenburgo, kvankam la regiono situas pli-malpli mezvoje inter Bremeno kaj Hamburgo kaj ekonomie orientiĝas al ambaŭ urboj kaj ties metropolaj regionoj.

Klein Meckelsen
Blazono
Klein Meckelsen (Germanio)
Klein Meckelsen (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Rotenburg (Wümme)
Komunumaro Samtgemeinde Sittensen
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 04282
Poŝtkodo 27419
Aŭtomobila kodo ROW
Oficiala Municipokodo 03357032
Subdivido 3 komunumopartoj (Gemeindeteile)
Politiko
Komunumestro Ilse Ropers
Titolo de komunumestro Bürgermeister
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Am Markt 11
27419 Sittensen
Demografio
Loĝantaro 923 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo 53° 18′ N, 9° 27′ O (mapo)53.39.45Koordinatoj: 53° 18′ N, 9° 27′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 33 m
Areo 14,58 km²
Oficiala retejo http://www.klein-meckelsen.de
vdr

Al la komunumo krom la centra loĝloko apartenas la komunumaj partoj Langenfelde kaj Marschhorst.

Historio redakti

En la jaro 1388 Klein Meckelsen oni trovas la komunumon unuafoje en oficiala dokumento kiel Lütken Meckelstede. Ĉirkaŭ je 1500 oni raportis pri 14 loĝdomoj kun ĉirkaŭ 70 loĝantoj. Inter 1806-1814 la regiono estis okuptia de la francoj.

Komunuma parlamento redakti

La komunuma parlamento havas 9 membrojn inkluzive de la urbestro. Post la balotoj en 2006 ĝi konsistis el 5 parlamentanoj de la konvervativa partio CDU kaj 4 de la socialdemokrata partio SPD. Post la baloto de 2011 la konsisto estas 7 parlamentanoj de superpartia civitana listo, kaj 2 de la socialdemokrata partio SPD.

Trafiko redakti

La komunumo situas ĉirkaŭ 4 km for de la federacia autoŝoseo A1.

Eksteraj ligiloj redakti