Kleinandelfingen

komunumo de Svislando

Kleinandelfingen estas komunumo en la distrikto Andelfingen, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 2035 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. La komunumo konsistas el la tri municipoj Kleinandelfingen, Alten kaj Oerlingen.

Kleinandelfingen
Blazono de Kleinandelfingen
Hotelo Bad en Kleinandelfingen
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Andelfingen
Koordinatoj  47° 36′ 1″ N 8° 40′ 0″ O / 47.60028 °N, 8.66667 °O / 47.60028; 8.66667 (mapo)Koordinatoj: 47° 36′ 1″ N 8° 40′ 0″ O / 47.60028 °N, 8.66667 °O / 47.60028; 8.66667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2035
Areo 10.36 km²
Alteco 370 m super marnivelo
Poŝtkodo 8451
Komunumkodo 033
Mapo de Kleinandelfingen
vdr

Geografio redakti

La komunumo Kleinandelfingen situas en la Zurika Vinlando ĉe la bordo de la Turo inter Vinterturo kaj Ŝafhaŭzo. Die Gemeindefläche dient zu 51% der Landwirtschaft, 34% ist bewaldet.

Trafiko redakti

Kvankam Kleinandelfingen situas ĉe la trajnlinio de Vinterturo al Ŝafhaŭzo la komunumo ne posedas propran stacidomon. Ĝi tamen estas ligita al la reto de la Zurika Trafik-Unio per postaustobuslinioj al Vinterturo kaj Andelfingen. La komunumo havas propran aliron al la nacia aŭtoŝoseo A4.

Historio redakti

Unua dokumenta mencio de Kleinandelfingen datiĝas de la 14-a jarcento. Ĝis la epoko de la Helveta Respubliko Kleinandelfingen estis parto de Andelfingen. Sendependa komunumo fariĝis Kleinandelfingen nur en la jaro 1804 kaj estis aligita al ĝi tiam ankaŭ la municipoj Alten kaj Oerlingen.

Eksteraj ligiloj redakti