Kleinlützel

komunumo de Svislando

Kleinlützel (malnova franclingva nomo Petit-Lucelle) estas komunumo en la distrikto Thierstein en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1 265 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Kleinlützel
Blazono de Kleinlützel
Blazono de Kleinlützel
Blazono de Kleinlützel
Kleinlützel
Kleinlützel
komunumo en Svislando • limurbo • Eksklavo
Kantono Soloturno
Distrikto Thierstein
Geografia situo CH1903: 598343 / 252998 (mapo)47.4277777777787.4166666666667Koordinatoj: 47° 26′ N, 7° 25′ O; CH1903: 598343 / 252998 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1265
Areo 16,34 km²
Alteco 420 m super marnivelo
Poŝtkodo 4245
Komunumkodo 2619
Mapo de Kleinlützel
Mapo de Kleinlützel
Mapo de Kleinlützel
vdr

Geografio redakti

La teritorio de la komunumo Kleinlützel formas eksklavon disigitan de la cetera soloturna kantona teritorio de la Valo de Laufen, kiu apartenas al Kantono Bazelo Kampara. En nordoriento la komunumo limas al Francio. Tra la komunumo fluas la rivereto Lützel, okcidenta alfluanto de Birs. Al la teritorio de la komunumo apartenas krom la vilaĝo Kleinlützel mem la vilaĝetoj Huggerwald kaj Ring.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Kleinlützel limas en nordo al Wolschwiller (Alzaco, Francio), en nordoriento al Burg im Leimental (BL), en oriento al Röschenz (BL), en sudo al Liesberg (BL), en sudokcidento en unu punkto al Soyhières (JU), en okcidento al Roggenburg (BL), kaj en nordokcidento al Kiffis (Alzaco, Francio).

Trafiko redakti

Tra Kleinlützel pasas la kantona vojo n-ro 267 da Laufen en Kantono Bazelo Kampara tra Lucelle al Porrentruy en Kantono Ĵuraso, la tiel nomita vojo de Lützel. Per poŝtaŭtolinio al Laufen Lützel estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Lützel datiĝas el la jaro 1194 kiel Luozela. Kleinlützel mem menciiĝis en la jaro 1207 kiel de Minori Luzela. Dum mezepoko la burgo Blauenstein norde de la vilaĝo estis la sidejo de la senjorj de Biederthal-Blauenstein. En la jaro 1411 la burgo estis detruita. En la jaro 1502 Kleinlützel estis vendita al Soloturno. De 1522 ĝis 1527 Kleinlützel estis submetita al la episkopo de Bazelo. en 1527 ĝi definitive fariĝis soloturna havaĵo kaj apartenis ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 al la voktejo Thierstein. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti