Kleinruppin forever

germana filma komedio el la jaro 2004

La kineja filmo Kleinruppin forever estas germana filma komedio el la jaro 2004. Ĝi temigas la interkontaktadon de junuloj el okcidenta kaj orienta Germanio kun la poe nekonata parto kaj politika sistemo de Germanio en la jaro 1985, do kvar jarojn antaŭ la falo de la Berlina Muro, kiam ankoraŭ ŝajnas ke la du partoj de Germanio eterne estus absolute malsamaj sistemoj. La filma reĝisoro estis Carsten Fiebeler, kaj la ĉefajn rolojn havis la du junaj aktoroj Tobias Schenke kaj Anna Brüggemann.

Kleinruppin por ĉiam
filmo
Originala titolo Kleinruppin forever
Produktadlando  Germanio
Originala lingvo germana
Kina aperdato 2004
Daŭro 99 minutoj
Ĝenro filma komedio
Kameraado Bernhard Jasper
Reĝisoro(j) Carsten Fiebeler
Produktisto(j) Dirk Beinhold
Scenaro Sebastian Wehlings, Peer Klehment, A. Kühne
Filmita en  Germanio
Loko de rakonto Germana Demokratia Respubliko
Ĉefrolantoj
  • Tobias Schenke: Tim/Ronnie (ĝemeloj)
  • Anna Brüggemann: Jana
  • Michael Gwisdek: Erwin
  • Uwe Kockisch: adopta patro de Tim
  • Tino Mewes: René
  • Toni Snetberger: Niklas
  • Florian Panzner: Heiko Koslowski
  • Sebastian Kroehnert: Max
  • Antje Traue: Ramona
  • Tobias Kasimirowicz: Mathieu
  • Alexander Hörbe: Trainer
  • Michael Kind: Koslowski
  • Heike Jonca: adopta patrino de Tim
  • Ygal Gleim: Percy
  • Nadine Warmuth: Julia
  • Josef Heynert: Rüdiger
  • Dirk Borchardt: GDR-a limgardisto
  • Jule Böwe: patrino de la ĝemeloj
IMDb
vdr

Enhavo redakti

La filmo rakontas la historion de la 19-jaraj ĝemeloj Tim Winter kaj Ronnie Panzer, kiuj post la aŭtoakcidenta morto de siaj gepatroj dum la jaro 1967 en GDR, kiam la knaboj do ankoraŭ estis beboj, dividiĝis: Tim estis adoptita kaj nun vivas kun siaj adoptogepatroj en Bremeno, okcidenta Germanio, dum Ronnie restis en GDR, komence devis kreski en socialisma orfejo kaj poste rajtis ekloĝi ĉe sia onklo, kiu el socialisma ŝtata vidpunkto konsideratas "politike nefidinda" kaj tial ne dekomence ricevis sian orfan nevon.

Nun, en 1985, Tim estas aroganta junulo, kiu vivas en riĉeco kiel adoptofilo de sukcesa, tre konservativa arkitekto kaj ties edzino; li finis la lernejon, talentite ludas tenison kaj volas iĝi profesia tenisisto, akceptante sportan stipendion ekstudi en Florido: La samaĝaj amikoj adoras lin, sed la adoptopatro akre kontraŭas la planojn alpreni "neseriozan profesion" kaj entute Tim malgraŭ la surfaca sukceso sentas sin subkonscie nefeliĉa. Ronnie aliflanke vivas ĉe sia sole vivanta onklo Erwin, eksa fotisto, kiu pro sia antaŭa kritika sinteno al la GDR-a ŝtato nun havas mizere pagitan postenon de noktogardisto kaj vivas malriĉe, en fikcia GDR-a urbeto "Kleinruppin" (kies nomo iom similu al la vere ekzistanta urbeto Neuruppin).

Jam laŭaspekte la du junuloj, kiuj ambaŭ ne konscias pri la ekzisto unu de la alia, tre diferencas: la okcidentulo havas memcertan rideton, modan frizaĵon kaj multekostajn blankajn vestaĵojn kun ĉemizoj de la moda firmao Lacoste, dum Ronnie havas malmodajn, malnovajn vestaĵojn, longajn harojn, en kela provejo muzikumas en improvizita rokmuzika grupo kaj en tio esprimas sian adoleskan opoziciemon kontraŭ la socialisma ŝtato.

 

Dum lerneja tagekskurso de la bremena gimnazia klaso de Tim en aprilo 1985 al GDR Tim neatendite renkontas sian ĝemelan fraton en la stratoj de Kleinruppin. Ronnie petas la ĝemelon interŝanĝi la rolojn kaj ebligi al li ekskurson al okcidenta Germanio; ĉar Tim ne konsentas, Ronnie senkonsciigas la fraton per frakaso de botelo sur ties kapo, prenas la modajn vestaĵojn de la okcidenta frato kaj ties okcidentan pasporton, en loka frizejo mendas taŭgan hartondadon kaj en la rolo de la ĝemelo posttagmeze en la lerneja buso vojaĝas al Bremeno. Nek la samklasanoj nek la adoptogepatroj rimarkas ke ne temas pri Tim; la adoptopatro eĉ ĝojas ke tiom subite malaperis la entuziasmo pri teniso kaj ke la 19-jarulo ekesprimas fervoron studi arkitekturon kaj eklabori en la firmao de la adoptopatro. Tim rekonsciiĝas en la vestaĵoj de la GDR-a ĝemelo kaj neniu en Kleinruppin kredas lian rakonton ke li estas el la kapitalisma okcidento - male la lokaj socialismaj policanoj pridemandas lin en suspekto ke li volas provoki la GDR-an ŝtaton, kaj nur pene onklo Erwin helpe de amika kuracisto, kiu asertas ke la kapa akcidento konfuzigis la junulon, kaj helpe de subaĉetaj bananoj por la policistoj sukcesas liberigi Tim-on. La socialista sekreta polico Stasi plu observas la laŭ GDR-aj kutimoj strange kondukantan junulon, sed Erwin, ruza kaj sperta en kontakto kun la sekreta polico, batas ĝin per siaj propraj armiloj.

Post malsukcesa provo en boateto fuĝi el GDR al okcidento, Tim vole-nevole aranĝiĝas en sia nova situacio, kaj enamiĝas al la bela kaj sprita flegistino Jana. Iom post iom li ankaŭ adaptiĝas al la vivo de siaj samaĝanoj en GDR: nudisma banado en loka lageto, principe malpermesata, la rokmuzikumado kun du novaj amikoj en la kelo de socialisma fabrikejo en kiu laboras Ronnie, la etoso de fabrika laborado kaj tagmanĝado en la fabrika amasmanĝejo, ekskursoj kun Jana sur socialisma motorcikleto kaj la bonkoreco de la nova pseŭdopatro Erwin, kiu amas la junulon kvazaŭ sian propran filon, kvankam li estas la sola kiu konvinkiĝis ke Tim vere estas okcidentano kaj ne identa al Ronnie. Kvankam Tim en Kleinruppin malhavas ĉian lukson de sia antaŭa vivo en okcidenta Germanio, li spertas feliĉon kiun li antaŭe ne konis.

Kiam li havas eblon kun naĝista teamo de Keinruppin veturi al turniro en Bremeno, li nur pensas fine havi la eblecon fuĝi el la fermita ŝtato GDR. Sed dum la adiaŭo de Jana li ekkomprenas ke li trovis la amon de sia vivo. Sukcese alveninte en Bremeno, li frontas la malfacilan decidon ĉu libervole reiri al GDR aŭ ĉu akcepti la antaŭe fiksitan vivovojon studi per tenisa stipendio en Florido. Li decidas reveni al Kleinruppin, kaj la filmo finiĝas per brakumo de la juna amparo.

Fono redakti

 
la eksa kudromaŝina fabrikejo en Wittenberge

Multaj de la filmaj scenoj produktiĝis en la urbeto Wittenberge. La fabrikejo, en kiu Tim laboras, en la epoko de GDR estis la produktejo de Singer-kudromaŝinoj, kiuj en GDR havis la markonomon "Veritas" kaj konatis en tuta orienta Eŭropo. La senkolora, disfalanta konstruaĵo simbole reprezentas la disfalon de konstruaĵoj en tuta GDR, kiun la ŝtataj civitanoj mem mokis per adapto de la ŝtata slogano "krei pacon sen armiloj" al ironia "krei ruinojn sen armiloj" („Ruinen schaffen ohne Waffen“). Ankaŭ la slabokonstruaĵo betonloĝejaro, en kiu loĝas Jana, simboligas la saman triston. Fakte tamen la loĝejaro dum la momento de la filmado estis tuj malkonstruota, kaj nur pro la filmoprodukto oni iom prokrastis la malkonstruon. Aliaj scenejoj devis esti konstruitaj aparte por la filmo.

La filma etoso tre diversas, ĉu bildigante okcidentan aŭ orientan Germanion: La filmaj scenoj en Bremeno estas tre movoplena, rapide ŝanĝiĝantaj, kvazaŭ rapida sekvo de komercaj televidaj varbaĵoj. La bildosekvoj en GDR aliflanke pli malrapidas, foje iom aspektas kvazaŭ neprofesie filmitaj, bildigas ofte la grizan triston de disfalanta betono, el kiu elstaras nur intense ruĝaj sloganotukoj, sed ankaŭ idilian someran verdon de motorcikletaj ekskursoj.

Al multaj esperantistoj, kiuj junis dum la lasta kvarono de la 20-a jarcento en Eŭropo, la du etosoj (okcidenta kaj orienta) de la filmo aspektos tre konataj - ja inter tiam junaj esperantistoj aparte oftis adoleskaj amrilatoj trans la politikaj blokoj de la dividita kontinento.

Filma muziko redakti

La popmuzika kanzono „Reality“ de Richard Sanderson, kiu konatiĝis aparte pere de la francaj adoleskulaj La-Boum-filmoj en la 1980-aj jaroj kaj ankaŭ inter la junuloj de GDR estis tre konata, estis nove prezentita fare de la sveda muzikgrupo Eskobar kaj plurfoje aŭdiĝas en la filmo. En filma sceno la neprofesia rokmuzika grupo de Tim kaj siaj du orientgermanaj amikoj ludas la kanton Forever young de la grupo Alphaville.

Filma citaĵo redakti

 
 "Se vi feliĉas, ne gravas tie. Estas kiel ĉe la fiŝoj. Al ili ankaŭ tutegalas kie ili naĝas." Tion fiŝisto diras al Tim, post kiam li savis lin el la Balta Maro dum ties boateta fuĝoprovo, antaŭ ol GDR-aj maraj limgardistoj povas kapti kaj enkarcerigi la junulon.
("Wenn du glücklich bist, ist es egal wo. Das ist wie bei den Fischen. Denen ist es auch wurscht, wo sie schwimmen".) 

Kritikoj redakti

La amaskomunikiloj aparte en Germanio tre atentis la filmon kaj grandparte juĝis ĝin tute pozitive. Ekzemplo estu citaĵo el la berlina, alternativa "tageszeitung" ("taz"), kiu skribis Zwar könnte man anführen, dass „Kleinruppin forever“ in besonders fahrlässiger Weise mit handelsüblichen Klischees jongliert, doch tatsächlich wurden sie entstaubt, poliert kaj wie Pokale zur Bewunderung ausgestellt. ("Ja eblus argumenti, ke "Kleinruppin forever" en aparte senrespondeca maniero ĵonglas per kutimaj antaŭjuĝaj kliŝoj, sed fakte ili estis senpolvigitaj, poluritaj kaj montritaj kvazaŭ pokaloj por admiro").

Eksteraj ligiloj redakti