La Kleomenea milito (-229-222) estis konflikto inter Sparto kaj ĝia aliancano, Eliso, kontraŭ la Aĥaja Ligo kaj Makedonio.

En 235 a.K., Kleomeneo la 3-a suriris la tronon de Sparto kaj komencis reform-programon cele al la restarigo de la tradicia sparta disciplino kaj al malfortigado de la eforoj. Kiam, en 229 a.K., la eforoj sendis Kleomeneon por konkeri urbeton ĉe la limo de Megalopolo, la Aĥaja Ligo deklaris militon. Responde, Kleomeneo invadis Aĥajon. Ĉe monto Liceo li venkis armeon estratan de Arato el Sikiono, kaj poste duan armeon apud Megalopolo. Dume, en enlanda politiko, li ordonis mortigi la eforojn. Li rapide, sinsekve forigis la aĥajajn soldatarojn el la urboj de Arkadio, antaŭ detrui alian aĥajan armeon ĉe Dimeo.

Frontante spartan superregadon de la Ligo, Arato devis peti helpon de Antigono la 3-a Dosono de Makedonio, por venki la spartanojn. Kleomeneo finfine invadis Aĥajon, kaptante kaj Korinton kaj Argon. Sed kiam Antigono alvenis en Peloponezon, Kleomeneo devis retiri sin al Lakonio. Li batalis la aĥajanojn kaj la makedonojn ĉe Selasio, sed ili forpelis la spartanojn. Kleomeneo fuĝis al la kortego de sia aliancano, Ptolemeo la 3-a de Egiptio, kaj tie fine sin mortigis.