Kliŝo

trouzita ideo aŭ esprimo

Kliŝo estas teĥnika vorto de presado kiu signifas antaŭfaritan preselementon.

“Dolĉaj sonĝoj” estas kliŝa frazo.

Laŭ Francisko Azorín kliŝo estas Fotografia negativo, fiksita sur vitro por fari kopiojn. Metala plato sur kiu estas inverse reproduktita presota bildo.[1] Li indikas etimologion el la franca cliché, vorto elpensita de tipografistoj dum la 19 jc. Kaj li aldonas la terminojn kliŝi, por fari kliŝon de io, kaj aŭtotipia kliŝo kaj galvana kliŝo.[2]

Kliŝo ankaŭ estas tro uzata frazo, ekzemple: Esperanto estas lingvo de estonto. Kliŝa estas sinonimo de stereotipa, kaj ankaŭ signifas: banala, maloriginala (PIV2).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 1112.
  2. Azorín, samloke.

Bibliografio redakti

  • Riffaterre, Michael, Essais de stylistique structurale, Paris, Flammarion, 1971, trad. fr. Daniel Delas.
  • Dantzig, Charles, La guerre du cliché, Paris, Les Belles Lettres, 1988.
  • Amossy, Ruth ; Herschberg Pierrot, Anne, Stéréotypes et clichés. Langue, discours, société, Paris, Nathan, Coll. Lettres et sciences sociales, 1997.
  • Henri Laroche, Dictionnaire des clichés littéraires, Arléa, 2003
  • Pascal Perrat, Écrire à clichés fermés, CFPJ éditions 2007