Klimena en la greka mitologio estas oceanidino, filino de Oceano kaj Tetisa. Ŝi aperas en multaj kontraŭdirantaj rakontoj.

  1. Edzino de la titano Japeto, ŝi estas patrino de Prometeo, Epimeteo, Atlaso, Hespero kaj Menoetio.
  2. Edzino de Prometeo kaj patrino de Deŭkaliono.
  3. Edzino de Merops kaj reĝino de Etiopio, patrino de Pandareo.
  4. Patrino de Faetono kaj de la Heliadinoj, koncipita kun Helios
  5. Patrino de Mnemozino koncipita kun Zeŭso (laŭ Caius Julius Hyginus)
  6. Patrino de Diomedo, koncipita kun Areso

La nomo Klimena estas ankaŭ tiu de:

  1. Nereidino, filino de Nereo kaj Doriso.
  2. Edzino de Iasos, reĝo de Peloponezo kaj patrino de Atalanta.
  3. Filino de Katreo, kiu donas ŝin al Naŭplio.
  4. Amikino kaj fidulino de Helena, kiu sekvis ŝin ĝis Trojo.
  5. Unu el la Amazonoj.

Tiun nomon oni donis al la asteroido 104 Klymene kaj al la delfeno Klimena stenelo.