Klipeo (en latina clipeus) estis granda ŝildo uzita de grekoj kaj romianoj, kun formo origine cirkla. Oni diras ke ĝi estis uzita la unuan fojon de Proteo kaj Akrisio de Argolando, kaj ke ĝia formo inspiriĝis el la Suno. Aliaj tradicioj montris originon el armoj de Antikva Egipto.

Greka militisto protektanta sin per klipeo.

Laŭ Francisko Azorín klipeo estas Ronda ŝildo uzita de antikvaj grekoj k. romanoj. Oni faris ilin foje tre luksajn por elmeti kiel ornamo ĉe temploj aŭ palacoj.[1] Li indikas etimologion el la latina clypeus.[2]

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 112.
  2. Azorín, samloke.