Kliringo estas pagmaniero per reciproka enkalkulo. Ekz. se A ŝuldas al B je 10 eŭroj kaj B ŝuldas al A je 6 dolaroj, tiam la kliringo signifas, ke nur A pagas al B 4 dolarojn.

La kliringo povas okazi inter du aŭ pli partneroj. Malo de la kliringo estas la malneta kalkulado: ekz. A pagas 10 dolarojn al B, B pagas 6 dolarojn al A, tio estas ambaŭ repagas la ŝuldon.

Internacia komerco redakti

Kliringajn operaciojn ĉiam pli vaste uzas Ĉinio, kiu ĝis 2023 establis jam 25 kliringajn centrojn en diversaj landoj por ebligi rektajn pagojn kaj kreditojn en naciaj valutoj, sen uzo de valutoj-perantoj kiel usona dolaroeŭro. En marto 2023 plia kunlabora kliringa organizo estis kreita de Ĉinio kaj Brazilo.