Klozoneismo[1] estas pentrarta teĥniko inventita en 1886 de juna pentristo, Louis Anquetin.

Tiu teĥniko inspiriĝas el teĥniko de vitralo, de japana Ukijo-e (japanismo), de Epinal-bildo kaj de primitiva arto.

Klozoneismo karakteriziĝas per areoj de koloro cirkaŭitaj de pli malhela streko. La ĉirkaŭaĵo ebligas limigi unukoloraĵojn unuj de aliaj. Ĝi ankaŭ ebligas reliefigi pentritajn elementojn.

Antaŭulaj artistoj influitaj de Louis Anquetin kaj ankaŭ de japanismo estis Paul Gauguin kaj Émile Bernard. Ambaŭ fondis la Skolon de Pont-Aven en la malfruaj jardekoj de la 19-a jarcento, kiu utilis kiel katalizilo kaj disvastiganto de tiu teĥniko. Tamen, la depostulo pri patreco de klozoneismo estis la startpunkto de konflikto inter ambaŭ artistoj, kio definitive ĉesigis ilian kunlaboradon. Aliaj artistoj, kiaj Maurice Denis, Vincent van GoghHenri de Toulouse-Lautrec alproksimiĝis al klozoneismo, ĉiu siamaniere.

Hodiaŭ, klozoneismo estas teĥniko nedisigebla de bildliteraturo kaj animeo. Nuntempaj artistoj kiaj Valerio Adami kaj Pierre Alechinsky alproprigis al si tiun pentristan teĥnikon.

Bildgalerio redakti

Referencoj redakti

  1. klozone/o Speco de emajlo, en kiu la diversaj farboj estas entenataj en ĉeletoj, konsistantaj el maldikaj lamenetoj vertikale lutitaj sur la fono. SIN. ĉelemajlo. (PIV2)

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cloisonnisme en la franca Vikipedio.