Knaboj de Via Panisperna


La knaboj de Via Panisperna (itale I ragazzi di Via Panisperna) estis grupo de junaj italaj sciencistoj kiu laboris en la jaroj 20-aj kaj 30-aj de la 20-a jarcento sub la gvido de Enrico Fermi. Inter iliaj sukcesoj troviĝis la malkovro, en 1934, en Romo, de la malrapida neŭtrono, kio ebligis realigon de nuklea reaktoro kaj poste de la atombombo. La kromnomo de la grupo devenas de la strato, kie troviĝis la fizikdepartemento de la universitato "La Sapienza" de Romo. La nomo de la strato devenas de proksima monaĥejo, San Lorenzo en Panisperna.

Aldone al Fermi, la aliaj membroj de la grupo estis: Edoardo Amaldi, Oscar D'Agostino, Ettore Majorana, Bruno Pontecorvo, Franco Rasetti kaj Emilio Segrè. Ĉiu estis fizikisto, krom D'Agostino, kiu estis kemiisto.

Sub la gvido de Orso Mario Corbino, fizikisto, ministro, senatoro kaj direktoro de la fizikinstituto en Via Panisperna, kiu agnoskis la kvalitojn de Enrico Fermi, kreskis la grupo. Corbino en 1924 kreis por Fermi la unuan katedron de teoria fiziko en Italio. Ekde 1929 Fermi kaj Corbino dediĉis sin al transformigo de la instituto al moderna esplorcentro.

Ilia unua esplorlaboratorio estis dediĉita ĉefe al atoma kaj molekulara spektroskopio; poste ili transiris al eksperimentaj esploroj de la atoma kerno.

En 1938, pro la fortigo de la faŝismo kaj la komenco de la rasaj leĝoj en Italio, kaj pro la proksimiĝo de la dua mondmilito la grupo disiĝis kaj la plejmultaj anoj elmigris. Nur Edoardo Amaldi restis en Italio kaj partoprenis post la milito en la fondo de CERN.

Gianni Amelio rakontis ilian historion en filmo.

Bibliografio redakti

  • La scienza. Molecole, atomi, particelle. Vol. 12. La biblioteca di Repubblica. Romo, La Repubblica-UTET, 2005.

Eksteraj ligiloj redakti