Knicjanin, serbe Книћанин, slave Knićanin, germane Rudolfsgnad, hungare Rezsőháza [reĵOhAza] estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Meza Banato, en municipo de Zrenjanin.

Knicjanin troviĝas en (verda) Municipo Zrenjanin en Serbio
Mapo pri municipo Zrenjanin
Ĉefstrato de Knicjanin

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Knicjanin situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ maldekstra bordo de Tiso (kontraŭe Titel troviĝas), ĉe kunfluejo de Bega kaj Tiso, ankaŭ Danubo fluas proksime.

Historio redakti

Germanoj fondis la vilaĝon en 1866. Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Torontál, al distrikto de Nagybecskerek, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. Fine de la 2-a mondmilito la jugoslaviaj komunistoj tie aranĝis lageron precipe por germanoj. Oni deportis tien 20000 homojn, el ili mortis supozeble 11000. Post la deportiĝo serboj alvenis en la malplenajn domojn de la vilaĝo. En 2002 loĝis en Knicjanin 2034 homoj, (1981 serboj (97 %), 17 hungaroj, 9 jugoslavianoj, 4 slovakoj, 3 kroatoj kaj aliaj).

Vidindaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

 
Loko de iama germana preĝejo de Knicjanin