Knuto (aŭ Kanuto), nomata la Granda (naskita ĉirkaŭ 995, mortinta la 12-an de novembro 1035 en Shaftesbury, Dorset, Anglio) estis reĝo de Anglio "Knuto la 1-a" ekde 1016, reĝo de Danio "Knuto la 2-a" ekde 1018 kaj reĝo de Norvegio ekde 1028, kaj plue guberniestro de Ŝlesvigo kaj Pomerio.

Knuto la Granda
Reĝo de Danio, Norvegio kaj Anglio
Portreto de Knuto el la 13-a jarcento
Portreto de Knuto el la 13-a jarcento
Persona informo
Knūtr inn rīki
Naskonomo angle Canute the GreatCnut the Great, dane Knud II den Store, norvege Knut den mektige
Naskiĝo ca 985
en Danio
Morto 12-an de novembro 1035
en Shaftesbury, Dorset, Anglio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Tombo katedralo de Winchester
Religio kristanismo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Reĝlando Danio • Angloskandinava Imperio vd
Familio
Dinastio Dinastio de Jelling vd
Patro Sven Forkbarba
Patrino Swiatoslawa de Pollando
Gefratoj Gyda Svendsdatter • Estrid Svendsdatter • Harald la 2-a de Danio • Olof Skötkonung vd
Edz(in)o Aelfgifu de Northampton
Emma de Normandio
Infanoj Sven Knutson, Harold Harefoot, Hardiknut, Gunhilda de Danio
Profesio
Okupo monarkoverkisto vd
Aktiva en AnglioDanioNorvegio vd
Reĝo de Anglio
Dum 1016-1035
Antaŭulo Edmundo la 2-a
Sekvanto Harold Harefoot
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Arĝenta monero pregita por Knuto la Granda
Knuto (dekstre) batalas kontraŭ Edmundo Ironside

Familio kaj Frua Vivo redakti

Li estis filo de Sven Forkbarba kaj ties unua edzino Gunhild (alinome Swiatoslawa de Pollando, filino de Mjeŝko la 1-a). Kiam lia patro invadis Anglion en 1003, li eble akompanis lin. Tamen restas neniuj certaj informoj pri lia frua vivo.

Inter 1004 kaj 1016 Knuto edziĝis al Aelfgifu de Northampton.

En 1013 li partoprenis pluan invadon de Anglio far de sia patro, kiu rapide venkis la anglojn, kaj konfidis sian mararmeon al Knuto. En februaro 1014 Sven subite mortis, kaj la anloj invitis la ekzilitan Ethelred la Malpreta reveni al la regno. Knut fuĝis al Danio, sed antaŭ ol eliri de Anglio la vikingoj alteriĝis ĉe Sandwich, Kent, kie ili mutilis anglajn ostaĝojn. Knuto preparis novan, pli grandan invadon.

Konkero de Anglio redakti

Dum la somero de 1015 Knuto velis al Anglio kun ĉirkaŭ dek mil vikingoj kaj alianculoj en ĉirkaŭ ducent ŝipoj. Li disrabis Wessex. Nobelo de Mercia, Eadric Streona, kun kvardek ŝipoj, aliĝis al Knuto, kiu kaptis la plejparton de Wessex kaj poste Northumbria, kies grafo Uhtred la Kuraĝa forestis en Mercia kaj petis pacakordon. (Post ribelo en 1016, Knuto ekzekutis Uhtred kaj konfidis Northumbria al Eriko Hakonarson.) Knuto nun regis la plejparton de Anglio.

Ethelred kaj sia filo Edmundo Ironside preparis defendi Londonon sed Ethelred mortis la 23-an de aprilo 1016. La angloj elektis Edmundon Ironside kiel reĝo, sed Knuto sieĝis lin en Londono. Edmundo iris al Wessex, kie li kunigis armeon. La danoj postkuris lin sed li haltigis ilian antaŭenpuŝon, poste forpelis ilin de Londono (kiun ili denove sieĝis), kaj plurajn fojojn venkis ilin. Tamen la 18-an de oktobro okazis la decida batalo ĉe Ashingdon en Essex, kie Edmundo tute malvenkis. Sekvis akordo per kiu Edmundo retenis Wessex kaj Knuto regis Anglion norde de la Tamizo, kaj kiam unu el ili mortos, la alia heredos la landon. Edmundo mortis la 30-an de novembro, eble pro naturaj kialoj, eble pro murdo.

Reĝo de Anglio redakti

En julio 1017 Knuto denove edziĝis al Emma de Normandio, la vidvino de Ethelred, malgraŭ ke lia unua edzino ankoraŭ vivis. Tiel li plifortigis sian pretendon al la angla trono.

Li dividis la regnon en kvar grandajn graflandojn: Wessex, kiun unue li mem retenis antaŭ ol konfidi ĝin al Godvino; Mercia, kiun li unue konfidis al Eadric Streona, sed dum kristnasko, suspektante perfidon, li mortigis lin; East Anglia; kaj Northumbria, kiun Eriko Hakonarson regis.

En 1018 Knuto igis la anglojn pagi £82,500 kiel impostoj, el kiu la londonanoj pagis £10,500. Tiun jaron Knuto permesis ke la vikingoj revenus al siaj bienoj en Skandinavio, kaj pagis al ili £72,000.

Sub Knuto Anglio ĝuis pacon, kaj li favoris la eklezion. Li pagis la restaŭron de multaj ekleziaj konstruaĵoj detruitaj aŭ difektitaj de la vikingoj, kaj donis al la eklezio gravajn privilegiojn kaj donacojn.

Skandinavio redakti

Post la morto de Sveno Forkbarba, Harald, frato de Knuto, heredis Danlandon, sed post lia morto en 1018 Knuto velis al tiu lando kaj iĝis reĝo. En 1020 li revenis al Anglio, sed Olaf la 2-a (Norvegio) atakis Danlandon kaj sekvis ribelo tie. En 1026 Knuto venkis siajn malamikojn kaj ekregis tutan Skandinavion.

En 1030 Knuto sendis Aelfgifu de Northampton kaj sian filon Svein al Norvegio kiel regantoj de tiu lando, sed ili estis ege malmildaj kaj postulis pezajn impostojn. La popolo ribelis kaj forpelis ilin en 1034 aŭ 1035. Svein mortis en Danlando pro vundoj, kaj Magnus la 1-a iĝis reĝo de Norvegio.

Vojaĝo al Romo redakti

En 1027 Knuto vojaĝis al Romo por ĉeesti la kronadon de la sankta romia imperiestro Konrado la 2-a kaj por penti pri siaj pekoj. En Romo li altiris la favoron de la papo kaj Konrado, kaj tio plifortigis lian pozicion kiel reganto de granda imperio en norda Eŭropo.

Morto redakti

Knuto mortis la 12-an de novembro 1235 ĉe Shaftesbury, Dorset, Anglio. Ili entombigis lin en Winchester. Kiam la normandoj rekonstruis la katedralon de Winchester, ili reentombigis tie la restaĵojn de Knuto, Emma de Normandio kaj Hardiknut.

Post lia morto Harold Harefoot iĝis reĝo de Anglio, kaj Hardiknut, reĝo de Danlando.

Idoj redakti

Idoj de Knuto kun Aelfgifu de Northampton:

  • Svein (ĉ.1016-ĉ.1036)
  • Harold Harefoot (ĉ. 1015-1040), kiu estis reĝo de Anglio ekde 1035

Idoj de Knuto kaj Emma de Normandio:

  • Hardiknut (1018-1042) kiu estis reĝo de Danlando ekde 1035, kaj de Anglio ekde 1040
  • Gunhild de Danio (ĉ.1020-la 18-an de julio 1038), kiu edziĝis, ok monatojn post la morto de sia patro, al Henriko la 3-a de la Sankta Romia Imperio, filo de Konrado la 2-a.