Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Koŝka (apartigilo)

Koŝko (ruse Кошка, ukraine Кішка, krime-tatare Qoş qaya, Къош къая) estas negranda roka masivo, troviĝanta en Krimeo apud loĝloko Simeizo. La masivo troviĝas proksime al la Nigra maro kaj altas 254 metrojn. La monto estas unu el la plej famaj naturaj vidindaĵoj de Krimeo.

Koŝko
La monto Koŝko vidata de oriento
La monto Koŝko vidata de oriento
monto
Alteco 254 m
Situo Krimeo (Ukrainio)
Montaro Krimea montaro
Geografia situo 44° 24′ N, 34° 0′ O (mapo)44.40388888888933.993611111111Koordinatoj: 44° 24′ N, 34° 0′ O (mapo) f4
Koŝko (Krimeo)
Koŝko (Krimeo)
DEC
Koŝko
Koŝko
Situo de Koŝko
Map
Koŝko
Plej facila montgrimpo Per ŝoseo Jalto-Sebastopolo
vdr

Ĝia nomo venas el la krime-tatara lingvo, en kiu la esprimo Qoş Qaya signifas "para roko". Poste en la rusa lingvo la nomo estis perceptita kaj fiksita kiel "koŝka", kio en la rusa lingvo signifas "katino", ĉar la masivo, vidata de certa distanco, tre similas la kuŝantan katinon, pretan al salto. Apud la monto troviĝas kelkaj aparte starantaj rokoj: "Diva", "Panea" kaj "Lebedinoje krilo", kiuj formas kun la monto belan pejzaĝon. Iom super la masivo mem troviĝas la Simeiza observatorio.

La arkeologiaj esploroj evidentigis, ke sur la monto ekzistis antikva fortreso; sur la monto kaj en ĝiaj ĉirkaŭaĵoj troveblas multaj tomboj de taŭridanoj - la praloĝantoj de Krimeo.

Tuj super la masivo pasas la ŝoseo Jalto-Sebastopolo.

Ligiloj redakti