Ko Tao (ofte ankaŭ Koh Tao, {en tajlanda เกาะเต่า, kɔ̀ʔ tàw, laŭvorte "Testudinsulo") estas insulo en Tajlando situanta ĉe la okcidenta bordo de la Golfo de Tajlando. Ĝi kovras areon de ĉirkaŭ 21 km². Administre ĝi formas tambon ene de la distrikto (Amphoe) Kofangano de la provinco Surat Tani. Je 2006 ties oficiala populacio estis 1,382.[1] La ĉefa setlejo estas Ban Mae Hat.

Strando Sairee.

La ekonomio de la insulo estas preskaŭ nure centrata ĉirkaŭ turismo, ĉefe pro subnaĝado.

Ko Tao estis nomita tiele de siaj unuaj loĝantoj pro la testudeca geografia formo de la insulo.

Koincide la insulo estas grava reproduktejo por testudoj Akcipitrobeka martestudo kaj Kelonio. Disvolviĝo de turismo negative efikis kontraŭ la sano de tiuj reproduktejoj sed bredoprogramo organizita en 2004 de la Tajlanda Ŝiparemo kaj de KT-DOC, aro de lokaj subnaĝistoj reenmetis centojn da junaj testudoj en la insula ekosistemo.

Koordinatoj: 10° 06′ N 99° 50′ O / 10.100 °N, 99.833 °O / 10.100; 99.833 (mapo)

Notoj redakti

  1. Department of provincial administration. Arkivita el la originalo je 2012-08-02. Alirita 2012-08-02.