Koaksigeja gaso estas miksaĵo de gasoj estiĝantaj dum koaksigado de nigra karbo. Por plua uzado estas necese purigi ĝin, dum kio estas forigataj ekz. gudro, benzolo, hidrogena sulfido kaj amoniako. Temas pri brulema gaso de karakteriza fiodoro. Ĝi krom aliaj enhavas hidrogenon (preskaŭ 60 %), metanon kaj karbonan monooksidon (preskaŭ 10 %). Rilate al la enhavo de la karbona monooksido ĝi estas venena. Krom la uzo kiel fonto de hidrogeno la koaksigeja gaso estas uzata ankaŭ por bruligado. Analogio de la koaksigeja gaso estas lumgaso, kiu estas akirata plejparte per premgasigado de bruna karbo kaj akva vaporo.

Firmao Gas Works Park en Seattle konservis ekipaĵon por produkto de koaksigeja gaso, temas pri ununura konservita ekipaĵo de tiu ĉi tipo en Usono