KOBAJAŜI Takiĝi (angla transskribo: Kobayashi Takiji; n. la 1-an de decembro 1903, m. la 20-an de februaro 1933) estis japana laborista (Proleta Literaturo) verkisto.

Kobajaŝi Takiĝi
Persona informo
小林多喜二
Naskiĝo 13-an de oktobro 1903 (1903-10-13)
en Ōdate
Morto 20-an de februaro 1933 (1933-02-20) (29-jaraĝa)
en Tokio
Mortis pro hommortigo vd
Lingvoj japana vd
Ŝtataneco Japanio vd
Alma mater Otaru University of Commerce vd
Partio Japana Komunista Partio vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto vd
Aktiva dum 1920– vd
Verkado
Verkoj Kani Kōsen vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Kobajaŝi naskiĝis en Odate, gubernio Akita, plenkreskis en Otaru, Hokkaidō. Post studado en altlernejo de Otaru (nun Universitato de Komerco de Otaru, li laboris en la loka oficejo de la Banko Takuŝoku de Hokaido. Lia plej fama verko estas la Kanikosen (Krab-kaptista ŝipo) en 1929. Ĝi rakontas pri diversaj personoj, kiuj komencas organizi unuiĝon de fiŝkaptaj laboristoj. Li membriĝis en la Japana Komunista Partio en 1931 kaj estis turmentita kaj murdita fare de la polico de Tokkō. Sed sekco de morto ne faris pri politika persekuto.

Surprize, la manga-versio de Kanikosen estis la plej bone vendata libro en 2008, en Japanio.

Verkoj redakti

  • Kanikosen ("Krabŝipo". En Esperanton Kurisu Kei tradukis la romanon. Ĝi ne estis eldonita, sed surbaze de tiu esperantigo en 1951 aperis slovaka traduko (de Imrich Zálupský).)[1]

Traduko farita de Ŝimazu Jasuko kaj Hori Jasuo aperis libroforme en 2019.

Artikoloj en Esperanto redakti

Referencoj redakti

  1. Information por interlingvistoj #76 Arkivigite je 2014-09-03 per la retarkivo Wayback Machine, Personoj kaj iliaj verkoj: KURISU Kei