Kocsér [koĉEr] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Nagykőrös.

Kocsér
vilaĝo en Hungario

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2755
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 789  (2023) [+]
Loĝdenso 27 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 0′ N, 19° 55′ O (mapo)4719.916667Koordinatoj: 47° 0′ N, 19° 55′ O (mapo) [+]
Areo 67,28 km² (6 728 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Kocsér (Hungario)
Kocsér (Hungario)
DEC
Kocsér
Kocsér
Situo de Kocsér

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kocsér [+]
vdr
Preĝejo de Stefano la 1-a (Hungario) en Kocsér

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Kocsér situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, for de ĉefvojo, fervojo kaj rivero. Urbo Nagykőrös estas proksime.

Historio redakti

Kumanoj fondis la vilaĝon, tial ili apartenis al aŭtonomio Kiskunság (=Kumanujo). La unua skriba mencio okazis en 1488. Dum la turka erao ĝi senhomiĝis. En 1745 la jasoj kaj kumanoj reaĉetis la komunumon, kaj la kampoj apartenis al Jászapáti. En 1883 katolika preĝejo konstruiĝis. En 1945 oni disdonis parcelojn el la grandbieno al la malriĉaj kamparanoj.

En la tombejo estas videbla ruinaĵo, kiu estis iam preĝejo de la kumanoj. Apud la vilaĝo troviĝas ĉardo (gastejo) havanta la nomon Kutyakaparó. Pri ĝi Petőfi faris faman poemon.

Famuloj redakti

En Kocsér naskiĝis geodeto József Ádám.