Kodansha, A.S. (japane 株式会社講談社, kabuŝiki gajŝia kōdanŝa) estas japana eldonejo kies ĉefoficejo situas en kvartalo Bunkjo, Tokio.[1]

Kodansha
libroeldonejo • eldonejo vd
Dum 1909 - nekonata/nuntempe
Jura formo japania akciofirmao
Sidejo Bunkjo-kvartalo
Lando Japanio
Dungitoj 945 (stato: aprilo 2022)
Agokampo libro
ISIN-kodo JP3288600004
filiaj kompanioj King Record Co. Ltd. • Ichijinsha • Kodansha Ranobe Bunko • K Ranobe Books • Kodansha Bunko • Aoitori Bunko • Kodansha Character Bunko • Kodansha X Bunko • Kodansha X Bunko White Heart • Kodansha X Bunko Teens Heart • Kodansha Novels • Kodansha Comics • Kodansha Comics Friend • Kodansha Comics Nakayoshi • Legend Novels • Young Magazine KC • Kodansha Box vd
Posedataj kompanioj Ichijinsha • King Records • Magazine Pocket vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Kodansha estas la plej granda japana eldonejo. Ĝi estas konata pro la eldonado de pluraj manga-gazetoj celantaj malsamajn publikojn, ekzemple Nakayoshi, Afternoon, Evening, Weekly Shōnen Magazine kaj Bessatsu Shōnen Magazine, kaj ankaŭ pro la japana vortaro Nihongo Daijiten kaj diversspecaj magazinoj kiel Gunzō. Kodansha ankaŭ okupiĝas pri la publikigo de manga-volumoj. Ĝi publikigis iujn el la plej tutmonde-konataj mangaoj, ekzemple Kardkaptisto Sakura, Fairy Tail, Sejla Mun, Shingeki no Kyojin, Mermaid MelodyNanatsu no Taizai.

Historio redakti

En 1909, Seiji NOMA fondis la firmaon, tiame nomata "Dainihon Yubenkai" (大日本雄辯會, "Granda Japana Oratora Societo"). Ekde 1958, oni uzis la nomon Kodansha, el Kodan Club (講談倶楽部), estinta magazino de la kompanio.

Unuafoje ekde la Dua Mondmilito, la enspezoj de Kodansha falis en la jaro 2002 pro la recesio batanta Japanion tiujare.[2] La ĉefa konkurencanto de Kodansha estas la dua plej granda eldonejo de Japanio, nome Shogakukan. En 2003, Kodansha enspezis 167 mil milionojn da enoj, kompare kun 150 mil milionoj enspezitaj de Shogakukan.

Kodansha sponsoras la prestiĝan Manga-premion Kodansha, kiu okazas ĉiujare ekde 1977 (fakte, ekde 1960 sub aliaj nomoj).[3]

Gazetoj redakti

Referencoj redakti

  1. "Company Overview Archived 2011-04-26 at the Wayback Machine." Kodansha. Retrieved on April 5, 2011. Address: 12-21, Otowa 2-chome, Bunkyo-ku, Tokyo 112-8001, Japan. Arkivita el la originalo je 2011-04-26. Alirita 2022-04-28.
  2. S. Noma (Hrsg.): Kōdansha, Ltd. In: Japan. An Illustrated Encyclopedia. Kodansha, 1993.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-01-02. Alirita 2022-04-28.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti