Kodekso Verona aŭ “Codex Veronensis” estas pergamena volumo datebla je la 4-a aŭ 5-a jarcentoj, dirita Verona, ĉar konservita en Kapitula Biblioteko de tiu urbo kune kun multegaj aliaj gravaj manuskriptoj.

Ĝi prezentiĝas membraneca kaj purpura; skribo unciala tipa de la fino de la 5-a jarcento; peso: 395 gramoj; mm. 282x222. Skribita, kelkeloke, per argenta kaj ora inko: Ore la unuaj paĝoj de la ĉiu Evangelio, la explicit de ĉiu evangelio, la teksto de la Patronia kaj la Sankta Nomoj.

Kelke loke ĝi montras korektaĵojn aŭ etajn glosojn de la 9-a jarcento

Enhavo redakti

La kodekso Verona entenas la latinlingvajn kvar kanonajn Evangeliojn de la Antikva latina biblia versio, ordigitaj laŭ la latina-okcidenta ordo (antikva latina), nome Mateo, Johano, Luko, Marko.

En la sciencaj katalogoj, la kodekso Verona estas siglita per B4 (laŭ la sistemo Beuron) [1]

La tekstoj de la kvar evangelioj montras diversajn lakunojn. En Mateo mankas 1,1-11, 15,12-23, 23,18-27; en Johano mankas 7,44-08,12; en Luko mankas 19,26-21,29; en Marko mankas 13,9-19, 13,24-16,20.

En Johano, do, mankas la perikopo de la virino adulta 7,44-08,12, kiu en en aliaj kodeksoj estas gastigata en la Evangelio de Luko.

En Luko 8,21 oni legas αυτους anstataŭ αυτον. Tamen αυτον legiĝas ankaŭ en Papiruso 75 kaj Minusklo 705 [2]

En Johano oni trafas la aldonon en 1, 34 de “ὁ ἐκλεκτός” kiel en la manuskriptoj Papiruso de Oksirinĥo 208, Papiruso 106, א, s Codex II Corbeiensis.

En Johano 14,14 la tuta versego estas allasata kiel okazas en la manuskriptoj X de la Familio I, en la Legaĵaro 76, Legaĵaro 253, s.

La manuskripto Verona estis detalege ekzamenita de Giuseppe Bianchini duone de la 18-a jarcento kaj sekve, kun aliaj, publikigita de la sama spertulo..

Referencoj redakti

  1. Bruce M. Metzger, La unuaj versioj de la Nova Testamento, Oxford University Press, 1977, p. 296
  2. NA26, p. 181.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Belsheim, [# http://www.archive.org/stream/MN41420ucmf_4 page/n3/mode/2up Veronensis Codex. Quattuor Evangelia] (Prago, 1904).
  • G. Mercati, Un Paio mar Appunti sopre il Codice Purpureo dei Vangeli Veronese, RB XXXIV (1925), p. 396-400.
  • [Http :/ / www.cattedralediverona.it / allegati% Immagine% 20capitolare/Evangeliario 20purpureo.jpg da Veronensis Codex]
  • [1][rompita ligilo] Komento-priskribo pri la Verona Kodekso.